Resumante la komparon inter la internaciaj lingvoj, ni povas enkadrigi iliajn chefajn aspektojn jene:
Nur kabinetaj
Occidental
Interlingua
Iomete vivanta
Ido
Plene vivanta
Esperanto
Elitemaj
Occidental
Interlingua
Por chiuj, sed kun favorado al okcidentanoj
Ido
Por chiuj, sen favorado
Esperanto
Kun nenia oficiala rekono
Ido
Occidental
Interlingua
Kun la rekono de UNESKO kaj Unio Internacia de Telekomunikado
Esperanto
Sen populara nomo
Ido
Occidental
Interlingua
Kun populara nomo
Esperanto
Kun strukturo konservanta la malfacilajhojn de la naciaj lingvoj
Occidental
Interlingua
Kun skema sed ne tute kohera strukturo
Ido
Kun skema, kohera strukturo
Esperanto
* * *
Ni daurigu la analizon de la oka antaujugho.
"Esperanto, pro sia arbitra radikelektado, stranga ortografio kaj siaj kontrausciencaj pluraloj en "j", aspektas fremde."
* * *
La elekto de la radikoj en Esperanto ne estas arbitra, sed obeas ghenerale al ilia internacieco. Pro tio la plimulto de la radikoj devenas de la latino au romidaj lingvoj; aliaj estas ghermanaj au, en malpli granda kvanto, slavaj. La leganto povas facile kontroli la internaciecon de la radikoj, observante la vortojn sur tiu chi pagho.
La ortografio de Esperanto estas fonetika, t. e. al chiu sono respondas unu sola litero, kaj inverse al chiu litero respondas unu sola sono. La fonetikeco oferas la historian aspekton de la vortoj; kompense ghi eksterordinare simpligas la uzadon de lingvo.
Al la nunaj brazilanoj kaj portugaloj shajnus stranga, unuavide, tiu chi ortografio:
"
Vehiculo da ideia, e a palavra o mais bello e util apanagio da humanidade. Filha do homem, traz com o homem frisante analogia. Sua origem, como a do seu putativo genitor, tem o cunho do mysterio, perde-se na noite remota dos tempos, e offerece as pesquisas dos sabios indecifravel enigma. Como ele ainda, ella nasce, cresce, adoece e morre. Em sua propria estructura, em seus elementos morphologicos, encontra certa classe de glottologos um organismo vivo, e nos falam da vida das palavras e da vida da linguagem..."(Eduardo Carlos Pereira, "Grammatica Historica", Prologo, 7.a eld., 1932).
("
Veturilo de la ideo, estas la parolo la plej bela kaj utila atributo de la homaro. Filo de la homo, ghi havas kun la homo signifoplenan analogion. Ghia origino, same kiel tiu de ghia shajna patro, havas la stampon de l' mistero, perdighas en la malproksima nokto de la tempoj, kaj prezentas al la esploroj de la kleruloj nedechifreblan enigmon. Same kiel li, plie, ghi naskighas, kreskas, malsanighas kaj mortas. En ghia propra strukturo, en ghiaj morfologiaj elementoj, renkontas iu klaso de lingvistoj vivantan organismon, kaj ili parolas al ni pri la vivo de la vortoj kaj la vivo de la lingvo...")Tamen antau kelkaj jardekoj onl skribis en Brazilo kaj Portugalujo lau tiu etimologia au historia sistemo, kaj certe oni mirus en tiu tempo se iu proponus skribi lau la nuna pli simpla maniero: veiculo
, belo, misterio, oferece, ele, ela, estrutura, morfologicos, anstatau vehiculo, bello, mysterio, offerece, elle, ella, estructura, morphologicos... (****)Internacia ortografio ne nur estu simpla tial ke ghi estas uzata tutmonde sed ankau pro tio ke ghia uzado devas ampleksi la nunon kaj la estontecon. Pro tiuj du faktoj: ghiaj universaleco kaj projekciado en la venontan tempon, ghi ne povas havi malfirman bazon, kaj dependi de estonta plibonigo. Tio chi evidente malfortigus au rekte pereigus la ideon pri internacia lingvo, pro la kvereloj nepre okazontaj.
Esperanto estas do modelo de ortografio fonetika, kiu cetere stimulas la raciigon kaj simpligon de la naciaj ortografiaj sistemoj. Antau nelonge aperis en la portugala lingvo almenau du multobligitaj presajhoj defendantaj la ideon fonetikigi la nacian ortografion: "
por-ke nao" ("kial ne?"), aperinta en la jaro 1971, en Fortaleza (Ceara'), kaj lau kolegia nivelo, "A Galera" ("La Galero"), eldonita en 1974 de lernantoj de Liceo "Conde do Pinhal", en Sao Carlos (San-Paulo). Pri ambau presajhoj respondis personoj ligataj al Esperanto.