Lau PIV po
estas prepozicio, reganta nur numeralojn, kun la ghenerala signifo "en egalaj partoj konsistantaj el", kaj uzata: 1. antau subjekto au predikativo, por montri, ke la kvanto au mezuro esprimata de la numeralo ne rilatas unufoje al chiuj objektoj au personoj kune rigardataj, sed ja rilatas ripete kaj sinsekve al chiu el ili aparte: po kvin glasoj staris antau chiu festenanto; ghia vershofero estu po kvarono de hino (**) che unu shafido; 2. antau objekto, kun la sama senco: ni prenos po cent el mil kaj po mil el dek mil; al chiu li donis po kvin dolarojn; vi donos po kvin talentojn jare; ili eltrinkis po du botelojn. Rimarko: En tiuj du unuaj okazoj po efektive ludas la rolon ne de prepozicio, sed de numerala afikso; kaj estus pli logike uzi ghin prefikse: podu, pocent, pomiliono ktp. 3. antau adjekto, kun la sama senco: mi fumadis cigaredojn po 25 rubloj por cento; aranghu ilin en vicoj, po ses en vico. Rimarko: Oni atentu pri tio, ke poII. Prefikso, almetebla al numeralo au kvantesprima substantivo, kun la sama disvidida kaj ripeta senco: oni
pagas pokvindek centimojn por dek vortoj de telegramo: vendi pogrande, pomalgrande; acheti popece, pometre; preni drogon pogute.Tion supre klarigas PIV. Ni aldonu, ke po
ne popularighis, almenau en Brazilo, char preskau chiam ghi estas emfaza vorto, nedeviga por la klareco de la frazo kaj anstatauigebla per la pli populara vorto chiu. Kiu diferenco estas ja inter "po kvar glasoj staris antau chiu festenanto" kaj "kvar glasoj staris antau chiu festenanto"? Temas nur, ke la unua frazo emfazas la ideon pri disdivido.La samo okazas inter "
al chiu li donis po kvin dolarojn" kaj "al chiu li donis kvin dolarojn".Kaj anstatau la frazoj "
vi donos po kvin talantojn jare" kaj "aranghu ilin en vicoj, po ses en vico", oni ghenerale preferas diri: "vi donos kvin talentojn chiujare" kaj "aranghu ilin en vicoj, ses en chiu vico".Tamen, krom ghia emfaza valoro, la vorto "po
" estas nemalhavebla en frazoj kiaj "ni prenos po cent el mil" kaj "lecionoj po 20 spesdekoj (***) por horo".* * *
Pri la participoj en -
ata/-ita, estas transskribinda, el la Jarlibro 1968, 2-a parto, la Akademia Oficiala Komunikajho, kiu solvas definitive dubojn pri ilia uzo:"Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj lau Zamenhof", kaj de la unuanima Komitato de UEA "kiel eble plej baldau" difini tiun solvon; samtempe konsultite de la Unuigho Franca por Esperanto (UPE) kaj de la Esperanto-Unuigho de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ghusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas trovighi en diplomatia, jura au politika dokumento), nome:
1. "Ni garantias ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970", do la garantiantoj estos kvitaj:
a) se en la dauro de 1970 oni komencos kaj daurigos la rekonstruadon;
b) nur se en la dauro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
2. "Mi promesas, ke mia shuldo estos pagita la 9-an de Majo"
a) la shuldanto senshuldighos la 9-an de Majo;
b) la shuldanto senshuldighos plej malfrue la 8-an de Majo.
3. "Ni asertas, ke la automobilo de sro X estis efektive riparata la lastan semajnon"
a) la lastan semajnon oni efektive okupighis pri la riparado de la auto;
b) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.
4. "Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio"
a) oni akceptis la proponon la 3-an de Junio;
b) oni akceptis la proponon antau la 3-a de Junio.
La Akademio, per 26 vochoj el 31 vochdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj vochdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en chiu el tiuj frazoj nur la senco "a" estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke chia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de la vochdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.
Chia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per chi tiu decido kaj ni esperas, ke la autoroj de lernolibroj de nun konsideros la chisuprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.
La 25-an de Novembro 1967.
G. Waringhien, Prezidanto
P Neergaard, A. D. Atanasov, Vicprezidantoj
R. Bernard, Sekretario
D. B. Gregor, Direktoro de la Gramatika Sekcio".
* * *