Jam multe pri frua, la libro "Um Ano de Ortografia Simplificada Brazileira" ("Unu jaro da brazila simpligita ortografio"), de generalo Klinger, (Companhia Editora Americana, Rio de Janeiro, 1941), informas en la p. 89 pri tri revuoj tiam eldonataj en Meksikio por la ortografia simpligo de la hispana lingvo: "Renovigo" (el Meksiko, D. F.), "Neo-Grafiko" (el San Luiz de Potosi) kaj "Orto-Grafiko" (el Guadalajara). Kurioze la nomoj de la tri revuoj estas esperantaj vortoj kaj "Renovigo" estis eldonata de Jesus Amaya, multverkisto en la Internacia Iingvo.
* * *
Aserti ke la pluralo en "j" estas kontrauscienca estas malverajho, char Zamenhof prenis tiun duonvokalon el la malnova greka lingvo. Chu la greka, en kiu skribis tiom da grandaj poetoj kaj filozofoj, inter kiuj Aristotelo, la unua kiu klopodis klasifiki la sciencojn, estis ja "kontrauscienca"?
Evidente la finajho "s", adoptita en Occidental kaj Interlingua, estas pli internacia. Sed la strukturo de Esperanto ne permesis alian elekton, char la finajho "s" estis rezervita por la verbaj tempoj: amas
, amis, amos, amus.Kiel ajn, internacia lingvo ne povas konservi mallogikajhojn de naciaj lingvoj, se ghi volas meriti la favoron de la amasoj en la mondo. Formoj kiel ricchezza
, tyranno, mechanickaj multaj aliaj pruvas la strangecon ne de Esperanto sed de Interlingua.* * *
Shajnas ke la plej bona maniero kontraustari la chi analizitan antaujughon estas rimarkigi:
a) ke Occidental kaj Interlingua, malgrau multaj admirindaj kvalitoj, povus taugi kiel komunaj lingvoj nur por okcidentanoj;
b) ke naturalismo, t. e. konservado de chiuj neregulajhoj de naciaj lingvoj, ne estas defendebla en planlingvo destinata al la tuta homaro; (*****)
c) la saghecon de la deklaro de la franca lingvisto profesoro d-ro Antoine Meillet:
"
La principo, sur kiu bazightas Esperanto estas bona.La
ebleco krei lingvon artan, facite kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun chi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Chia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunkciis..."(*) En la p-o 7 ni jam klarigis la "artefaritecon" de Esperanto.
(**) Hino: mezurilo por likvajhoj, chirkau 6 litroj (PIV).
(***) Speso: internacia fiktiva monunuo elpensita de R. de Saussure en 1907, kaj valoranta tiam 0,0025 fr. (PIV).
(****) La nuna ortografia sistemo de la portugala lingvo estas sendube pli simpla ol la antaua, escepte de la akcentoj.
(*****) Al naturalismo kontraustaras skemismo, t. e. la redukto de la gramatiko al inalmultaj reguloj smesceptaj. Esperanto es-tas evidente skema lingvo, char, kvankam bazighante sur naturaj lingvaj faktoj, ghi forjhetas la neutilajn apartajhojn kaj neregu-lajhojn.
<< >>
2.9.
La dialektjgho de Esperanto estas neeblaNaua antaujugho: "Ech se Esperanto post kelkaj jarcentoj sukcesus, kun la tempo ghi dissplitighus en dialektojn, char chiuj popoloj prononcas malsame Esperanton kaj iom post iom la esperantistoj havus malfacilajhojn kompreni unu la alian."
* * *
Al la latino okazis tia dialektigho. Kial? Char pro la falo de la Romana imperio rompighis la ligiloj inter ghia administra centro kaj la provincoj. Sekve la provincoj ekhavis autonoman vivon, kaj la latino tie parolata evoluis libere kaj transformighis en novajn idiomojn.
Hodiau ne estas plu eble okazi dialektigho dank' al la progreso de la komunikiloj. Gazetaro, libroj, diskoj, sonbendoj, kino, televido, satelitoj ktp. unuecigas lingvon. Cetere ne nur lingvon, sed ankau modon, muzikon ktp.
Krome en Esperantujo ekzistas organizo: la Akademio de Esperanto, kiu zorgas pri la saneco parola kaj skriba de la Internacia Lingvo. Kaj chiu esperantisto konscia, antau ol uzi parole au skribe la lingvon, studas ghisfunde la verkojn de Zamenhof, en kiuj trovighas la modela Esperanto.
Oni aldonu, ke la chiujaraj Universalaj Kongresoj kaj naciaj aranghoj multe helpas la unuformecon de la prononco de la Intemacia Lingvo. Kaj plie: "ghia prononco estas klara kaj principe akceptebla en chiuj geografiaj klimatoj kaj por chiuj psikologiaj karakteroj; aldonighas, ke ghia prononco estas nek intense malfermita, nek intense fermita, sed okazas en meza punkto, kio multe faciligas la alghustighon de chiuj popoloj kaj rasoj al tiu agrabla meza vochtono" (Ramatis, "A Sobrevivencia do Espirito", p. 152).
Sekve, post preskau unu jarcento da ekzistado, la Internacia Lingvo konservas sian unuecon kaj kompreneblon en la tuta Esperantujo. Chu oni povas kredi, ke kun la konstanta disvastigho de la kulturo kaj la senchesa progreso de la komunikiloj aperos iam kondichoj favoraj al la dialektigho de Esperanto?
* * *
Por opozicii la chi analizitan antaujughon, estas bone, ke la adepto:
a) perfektighu en la aktiva uzado de Espcranto, studante unue la verkojn de Zamenhof;