En Esperanto oni uzas adverbon: Estus
"bone" se oni ne farus ekscesojn, char la propozicio modifata de "bone" respondas al verbo: estas bone ne "fari" ekscesojn.La samo okazas en propozicioj senpersonaj: port. Aqui
esta "gostoso" (adjektivo); Esp.: chi tie estas "agrable" (adverbo).* * *
Jen nun la posedaj pronomoj de 3-a persono singulara: lia
, shia, ghia kaj sia, kiuj okazigas malfacilajhojn al la komencantoj. Vere la uzo de la tri unuaj estas facila: Paulo eliris sed "lia" fratino restis hejme; Maria sukcesis sed "shia" frato fiaskis; la libro estas sur la tablo, "ghia" posedanto prenu ghin."Sia" estas uzata por signifi, ke la posedanto estas la subjekto de la laste esprimita ago: bona
patro amas "sian" infanon; shi lavis sin en "sia" chambro.Do oni devas diri: venis
Petro kun "sia" filo (char la posedanto, Petro, estas la subjekto de la propozicio), sed "lia" filino restis hejme (char la posedanto ne estas subjekto de la propozicio).Temas nur pri respekto al la logiko kaj al la klareco, unuj el la edukaj valoroj de Esperanto.
Oni konsideru la portugalan propozicion: Seus
pais fizeram todos os preparativos necessarios para a "sua" viagem. Chi tiu lasta posedpronomo sua povas havi plurajn sencojn: "de li", "de shi", "de ili" au "de si mem". Tiu dubsenceco ne ekzistas en Esperanio: liaj (shiaj au iliaj) gepatroj faris chiujn aranghojn necesajn por lia (shia, ilia au sia) vojagho.* * *
Predikativo, lau la difino de PIV, estas "vortfunkcio, esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo de verbo al subjekto au al objekta komplemento"; en la frazoj "
la tago estas bela kaj vi shajnas malgaja, la vortoj "bela" kaj "malgaja" estas la predikativo de la subjektoj "tago" kaj "vi"; en la frazoj mi trovis tiun chi vinon bona kaj mi vidis la lumon rugha, la vortoj "bona" kaj "rugha" estas la predikativoj de la objektaj komplementoj "vinon" kaj "lumon".Mi
trovis tiun chi vinon bona signifas: mi trovis, ke tiu chi vino estas bona; mi vidis la lumon rugha signifas: mi vidis la lmnon kvazau ghi estus rugha.Tamen se oni diras: mi
trovis tiun chi vinon bonan, la senco shanghighus: mi trovis, renkontis tiun chi bonan vinon. Same okazus al la frazo: mi vidis la lumon rughan, kiu signifus: mi vidis la lumon, kiu estis efektive rugha. (Vidu en "Esperanto sem Mestre", F. V. Lorenz, p-ojn 40 kaj 41).Do estas facils videble, ke ankau la objekta predikativo estas uzata en Esperanto obee al unu el la chefaj leghoj de la esprimo: klareco. Kontraustari tlun chi, same kiel aliajn gramatikajn esperantajn konstruojn, en la nomo de faciligo, estas nutri la antaujughon, ke internacia lingvo devas esti kripla kaj nesufiche klara idiomo, alivorte — ia sublingvo.
* * *
Pri la vorto da
jen la chefaj instruoj de PIV:"Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj la vortojn, kiuj esprimas precizan au neprecizan, sed chiam gramatike nedifinitan kvanton, nombron, mezuron, pezon: glaso
da akvo: unu kilogramo da teo; 60 paghoj da teksto."Rimarkoj. 1. Bukedo
da rozoj montras ian kvanton da floroj; bukedo de rozoj atentigas pri la speco de la floroj, ne pri ilia kvanto.2. Oni ne devas uzi da
: I. antau la artikolo la: kvaronjaro estas parto de la jaro; II. antau la vortoj chiuj kaj tuta: nur kelkaj el chiuj vochdonantoj; III. antau la montraj, posedaj kaj nombraj pronomoj kaj adjektivoj: iom de tiu chi kuko; rento de mil dolaroj; la nombro de niaj partianoj; IV. antau substantivo montranta per si mem precizan kvanton: parto de jaro.* * *