En 1922 la estona Von Wahl lanchis sian projekton, Occidental. "Lia sistemo donas pli da graveco al la vortara reguleco ol al la gramatika." "Li dedichis dekojn da jaroj al la esplorado de reguloj de derivado el la latina vorttrezoro (kun pli ol dek mil vortoj) komunaj al la okcidentaj lingvoj de civilizo. Konstatinte, ke la lalinaj radikoj produktantaj etimologiajn familiojn konservighis ne en la vortoj simplaj (kiel, en la portugala, "
olho", okulo; "mao", mano; "pessoa", persono; "ver", vidi ktp.), sed male en la derivitaj (kiel "ocular", okula; "manual", mana; "personificar", personigi), li faris el tiuj radikoj sian vortaron. Alia grava novajho estis la esplorado de sufiksoj komunaj al la modernaj lingvoj kaj ilia utiligo en la kreado de derivitaj vortoj..." "La rezulto estas idiomo, kiun oni komprenas (kondiche ke oni posedu meznivelan kulturon) laudire sen iu ajn antaua studado. En ghi oni verkas kaj publikigas kelkajn revuojn, kies chefa, Cosmoglotta, estas eldonata en Svislando ekde 1921..." ("Babel & Antibabel", Paulo Ronai, p. 94)."Lau Von Wahl mem, la esenca principo de Occidental ne estas facileco por chiuj, sed "por la plimulto de la homoj, kiuj havas internaciajn rilatojn." "Tiu koncepto supozigas evidente, ke la neklera popolo en sia amaso ne kapablas interesighi pri eksterlandaj aferoj, ke nur elito de inielektuloj, shtatistoj au negocistoj ludas rolon en la interpopolaj rilatoj..." ("Planlingvaj Problemoj," William Gilbert, p. 23).
Kia diferenco inter tiu elitema Occidental kaj la populara Esperanto, malfermita al chiuj senescepte...
Sendube Von Wahl intencis kaj sukcesis "enkorpigi la internaciajn vortojn en unu regulan sistemon de derivado". Sed la kosto de tiu sukceso estas alta: malfacila etimologia ortografio, multegaj afiksoj (91, el kiuj multaj estas sinonimoj) kaj senautonomeco de la lingvo ("Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien, p. 367). Malperfektajhoj kiuj, aldone al la tro limigita celo de Occidental (esti uzata nur de tiuj, kiuj okupas sin pri internaciaj rilatoj) montras kial tiu projekto havas malmultajn shancojn esti universale akceptita.
* * *
"La usonaj filologoj kaj scienculoj forestis el la diskutado de la problemo (pri internacia lingvo) ghis 1924, kiam kelkaj el ili fondis International Auxiliary Language Association (IALA). Chi tiu komencis sian aktivadon per la indiko de multenombra kaj altnivela grupo, komisiita ekzameni la kvin internaciajn idiomojn kiuj havis tiam realan ekzistadon — Esperanto, Ido, Esperanto II (malpli malsama de la unua ol Ido), Occidental kaj Latino sine flexione — kaj kompari ilin inter si kaj kun la naturaj lingvoj lau la lastaj progresoj de la lingva scienco. La komitato ech dungis grupojn da personoj por ke chiu el ili lernu alian helpan idiomon kaj konstatu tiel la facilecon de ghia lernado. Post multaj jaroj da esplorado, kiel jam estis atendite, la komitato fine decidighis ne al la adopto de unu el la kvin idiomoj, sed al la prezento de sesa, kies vortoj estas akceptitaj lau la kriterio de "tutokcidenteco". Pri gramatiko la nova idiomo rezignas chiujn rimedojn jam forlasitajn de iu el la chefaj aktualaj okcidentaj lingvoj (kiel ekzemple, la verbaj personaj finajhoj au la akordo de la adjektivo) kaj konservas tiujn kiuj persistas en ili chiuj, ech se teorie flanklaseblaj (kiel ekzemple la artikoloj, forlasitaj en la latina kaj rusa)."
"Pro motivoj ne tre klaraj, la nova idiomo, kies vortaro kaj gramatiko, ellaboritaj sub la organizado de Prof-ro Alexander Godet aperis en 1951, ricevis la nomon "Interlingua". "Ghi ne estis kreita por la amaso kontraue al Esperanto, sed ja por la personoj kiuj jam havas internaciajn rilatojn." "Ghi estas uzata precipe en resumoj de medicinaj revuoj destinataj al eksterlando; Interlingue-Union eldonis de 1951 ghis 1959 la periodajhon Novas
de IALA, kiu reaperis en 1964 sub la titolo Novas Interlingua..." (Babel & Antibabel", Paulo Ronai, paghoj 95, 98).Jen la chefaj kritikoj kontrau Interlingua prezentitaj de prof. Gaston Waringhien en la libro "Lingvo kaj vivo" (p-oj 387 kaj 388):
1. Akumulighis la sinonimoj: manghi
povas, lau la personaj gustoj, esprimighi per eder, mangiar au manducar, sen ia nuanco ktp.2. La plej malmodernaj etimologiaj formoj estas preskau sisteme preferataj: acheti
estas nek achetar, nek comprar, sed emer, kio estas komprenebla nur por latinistoj; Ofteestas subinde, kaj chi-foje nek la latinistoj, kiuj konas nur saepe, nek la romidistoj, kiuj konas nur I sovente, F souvent ktp povos tion kompreni ktp.