Mi menciis ĉi-supre, ke
Greenberg
elpensis procedurojn por mezuri diversajn tipologiajn ecojn de lingvoj. Unu estas la ‘indico de aglutineco’. En specimena teksto de la koncerna lingvo, oni dividas ĉiujn vortojn en morfologiajn elementojn. [Tiuj vortelementoj estas laŭeble morfemoj. En okazo de pluralomorfeco kompreneble ili povas esti alomorfoj. En fleksiaj lingvoj, oni ne dismetas kompleksajn ‘morfojn’ kiel la
-us
de
an’θropus
(kiu realigas samtempe minimume du morfemojn, pluralan kaj akuzativan, verŝajne ankaŭ virgenrecon).] Oni nombras la dislimojn (‘juntojn’
J
) inter paroj da apudaj vortelementoj. Ĉe ĉiu paro oni esploras, ĉu ĉiu el la du vortelementoj povas varii, aŭ ne. Se ili ambaŭ estas nevariivaj aŭ varias aŭtomate, oni nomas la konstruon aglutina. La indico de aglutineco estas la rilatumo de la aglutinaj konstruoj, A, al la juntoj inter vortelementoj, J, do A/J. Ekzemple, en la vorto homon estas tri vortelementoj (morfemoj), do du juntoj; J = 2. La indico A/J por tiu vorto estas sekve 2/2, aŭ 1,00. Por kalkuli la indicon necesas preni tekston de, ekzemple, 100 vortoj. Mi tion faris, kaj ricevis por Esperanto ĉiam indicon de 1,00 – ĝuste kiel oni atendus. Efektive, la Internacia Lingvo estas maksimume aglutina.
*
Jen sekvas la indicoj de aglutineco por diversaj ekstremtipaj lingvoj, kiel ili estas kalkulitaj de
Greenberg
:
*
Nur en teksto, en kiu troviĝus la sufiksoj -ej- aŭ -nj-, la indico de aglutineco falus sub 1,00. Se ni supozas, ke unu el tiuj sufiksoj aperas meze unu fojon en dek mil morfemoj da teksto, la ĝenerala valoro de la indico por Esperanto devas esti 0,9999 – kiu je la grado de ekzakteco uzata de
Greenberg
estas rigardata kiel 1,00.
(14)
svahila
0,67
jakuta
*
0,51
persa
0,34
angla
0,30
anglosaksa
0,11
sanskrita
0,09
eskima
0,03
vjetnama
nekalkulebla, ĉar J = 0
*
sovetia lingvo parenca al la turka.
Oni klare rimarkas, ke Esperanto estas multe pli aglutina, ol la ofte citataj ekzemploj de aglutina tipo, nome la lingvoj bantuaj (inter kiuj la svahila) kaj turkoidaj (kaj inter ili la jakuta estas efektive iom pli aglutina ol la otomana – la Turkuja turka lingvo – pro la multaj arabaj kaj aliaj pruntaĵoj en ĉi tiu).
3.6 Akordado
Alia fenomeno aparte karakteriza por sintezaj lingvoj, kaj inter ili tute aparte por la fandaj lingvoj, estas la ekzisto de akordado. Ĝi signifas, ke unu signifero, aŭ indikilo de unu gramatika kategorio, povas aperi du fojojn aŭ pli, en apartaj vortoj. La akordo inter adjektivo kaj substantivo en Esperanto tion ilustras. En
bonaj knaboj
la kategorio ‘pluralo’ estas dufoje indikita, en
bonaj
kaj en
knaboj
. En
tiun saman tagon
la kategorio ‘akuzativo’ esprimiĝas tri fojojn.
Inter verbo kaj la personpronoma subjekto Esperanto ne havas akordon:
mi skribas
,
vi skribas
,
li skribas
. Ankaŭ la dana ne havas:
jeg skriver
,
Du skriver
,
han skriver
. La latina kaj la zulua ne havas akordon (almenaŭ kiam temas pri pronoma subjekto), ĉar ili enkorpigas la subjekton en la verbo:
scrībō
,
scrībis
,
scrībit
;
ngiyabhâla
,
uyabhâla
,
íyabhâla
. [Kiam la subjekto ne estas pronomo, la latina verbo montras akordon de nombro:
dominus scrībit
‘la sinjoro skribas’,
dominī scrībunt
‘la sinjoroj skribas’; dum la zulua verbo montras akordon de klaso:
índoda íyabhâla
‘la viro (kl. 9) skribas’,
ísisebénzi síyabhâla
‘la laboristo (kl. 7) skribas’]. Same en la greka: /
’ɣrafo, ’ɣrafis, ’ɣrafi
/; sed oni povas emfazi la personon per aldona memstara pronomo: /
e’ɣo ’ɣrafo
/. En iuj aliaj lingvoj, la subjekta pronomo devas aperi kiel aparta vorto, sed paralele ankaŭ per akorda morfemo en la verbo: tiel ekzemple en la germana
ich schreib
e
,
Du schreib
st
,
er schreib
t
. La angla havas akordon nur ĉe la tria persono singulara en la simpla prezenco:
I write
,
you write
,
he write
s
.
3.7 Sintezeco