La afiksa sistemo de Esperanto estas unu el la plej grandaj elpensaĵoj de Zamenhof. Per la afiksoj – deko da prefiksoj, trideko da sufiksoj oficialaj, plus eble kvardeko da teknikaj kaj aliaj neoficialaj sufiksoj – per tiu afiksaro Esperanto havas elstaran rimedon por strukturigi la vortprovizon kaj tiel simpligi al la lernanto ĝian ekposedon. La plej evidenta rezulto de la afiksa sistemo, skribas
Waringhien
(1959: 112) “estas la absoluta simpleco kaj regulareco de la vortfarado, kio akre kontrastas kun la varieco kaj neregulareco de la derivado en la ĉefaj eŭropaj lingvoj”.
Kiel trafe oni povas ilustri tiun fakton! Ni komparu la situacion de tiu, kiu lernas Esperanton, kun la situacio de tiu, kiu lernas la anglan kiel duan aŭ fremdan lingvon. Ni supozu, ke ili jam lernas la ĉefajn elementojn de la morfologio de la koncerna lingvo; la lernanto de Esperanto bone posedas jam la afiksojn kaj la manieron uzi ilin. Li lernas – ekzemple – unu novan vorton, la verbon
manĝi
. Li scias, ke ĝi konsistas el radiko
manĝ’
kaj verba finaĵo. Tuj li povas produkti amason da aliaj vortoj, kies signifojn li ofte eĉ ne devos lerni, pro iliaj logikaj interrilatoj. Li povas nomi la agon manĝi: ĝi estas
manĝo
. Tio, kion oni manĝas, estas memkompreneble
manĝaĵo
. La alia lernanto, tiu kiu lernas la anglan, lernas la verbon
to eat
. Tute simple (krom ke ĝi havas neregulan preteriton kaj participon). Sed nun li devas lerni ankaŭ la vorton por manĝo:
a meal
, kaj la vorton por manĝaĵo:
food
. Ili ne estas regulaj derivaĵoj kreitaj el la verbo
to eat
, sed havas formon tute arbitran. Sekve, li devas ilin aparte lerni. Necesas ankaŭ, ke li notu ke la unua apartenas gramatike al la
nombreblaĵoj
(la nenombrebla homonimo signifas farunon), dum la dua estas ordinare nenombreblaĵo. Tiuj faktoj estas sciendaj, se oni volas sukcese manipuli la sintakson de la angla substantiva sintagmo kaj por korekte diri
I should like some food
(‘Mi volus manĝaĵon’), ne
*I should like a food
, sed
I should like a meal
(‘Mi volus manĝon’), ne
*I should like some meal
(krom se oni deziras farunon).
La ripeta ago manĝi, la agado manĝi, prezentas problemon nek por unu lernanto, nek por la alia: manĝado,
eating
. La du lernantoj tuj povas cetere krei adjektivon kun la signifo ‘rilata al manĝo’, nome
manĝa
en Esperanto kaj
eating
en la angla.
La nova esperantisto daŭrigas per regule formitaj
manĝaĵo
,
manĝejo
,
manĝilaro
. La lernanto de la angla ŝvitas por enkapigi la neregule formitajn
dining-hall
aŭ
canteen
;
manger
;
cutlery and crockery
. Por la esperantisto io povas esti
manĝebla
,
manĝinda
, aŭ eĉ
manĝenda
; li mem povas esti
manĝema
. En la angla oni havas du vortojn por ‘manĝebla’: unu regulan, sed iom maloftan,
eatable
, la alian neregulan sed oftan,
edible
. Nenio por esprimi la ideon ‘manĝinda’; por ‘manĝema’ nur la forme senrilata
hungry
.
Ĉiu parolanto de Esperanto povas daŭrigi:
manĝeto
!
manĝeti
!
manĝegi
!
manĝaĉi
! En la angla, kvar novaj lernendaĵoj –
a snack
,
to nibble
,
to eat heartily
(kvazaŭ ‘manĝi kore’ aŭ ‘elkore’),
to guzzle
. Tiel lerni tiun lingvon ŝarĝas terure la memoron de la lernanto – kiu cetere baldaŭ devos fronti la problemon, eknaĝi (aŭ droni) en la maro da idiotismoj, ekde
a square meal
(kvazaŭ ‘manĝo kvadrata’, t.e. bona aŭ satiga manĝo) ĝis
to fall to
,
to tuck in
, kaj
to do justice to
(‘alfali, enfaldi, fari justecon al’ – ĉiuj sinonimoj de manĝi!)
La lernanto de Esperanto scias, ke li povas mem krei vortojn, ekzemple
manĝinda
, kun certeco ke tiu vorto ekzistas kaj estas korekta, ke ĝia signifo estas pli-malpli konjektebla, kaj ke li povas facile memori ĝin. La lernanto de la angla eble volus provi krei
eatworthy
(manĝinda): sed bedaŭrinde tiu vorto
ne
ekzistas en la lingvo (ankoraŭ), kvankam kelkaj similaj formoj ja ekzistas (
praiseworthy
,
trustworthy
– laŭdinda, fidinda).
Tion dirinte, ni devas ankaŭ noti la limojn de la afiksa sistemo de Esperanto. Ekzistas pluraj konceptoj aŭ rilatoj, afikse esprimataj en unu aŭ alia lingvo, por kiuj en Esperanto oni devas uzi apartajn vortojn. Ekzemploj estas la tiel nomataj modaj verboj:
devi
,
povi
,
voli
. Facile oni povas imagi sufiksojn por esprimi tiujn nociojn: ekzemple konservante la lastajn du trionojn de ĉiu el ili, ni povas havi sufiksojn -ev-, -ov-, kaj -ol-. Tiel ni
dirovus
– tio estas, ni povas diri – ke lernolibron oni ne
tralegevas
, sed
tralernevas
; ke du homoj
farovas
pli multe ol unu; kaj ke mi
dirolas
al vi la veron... aŭ almenaŭ
verkolas
interesan monografion.