Ni jam tuŝis la distingon inter la analiza kaj la sinteza tendencoj ĉe lingvoj. Lingvoj tre varias inter si, kiom da materialo ili pakas en unu vorton. En la analiza tipo la vortoj estas simplaj: ideale, ĉiu vorto konsistas el unu sola morfemo, do el nuda radiko. La vjetnama estas ekstreme analiza lingvo; analizecaj en tiu senco en Esperanto estas vortoj kiel
tri
,
ili
,
ĉar
,
post
,
anstataŭ
,
tamen
,
jam
. Ekzistas aliaj lingvoj, en kiuj la vorto povas aŭ devas konsisti el pluraj morfemoj. Efektive la plimulto de Esperantaj vortoj estas tiaj, ĉar ili konsistas minimume el radiko kaj finaĵo, maksimume el radikalo de pluraj radikoj kaj afiksoj, plus ĝis tri finaĵoj. (La vorto
eksklubanojn
, kiun ni konsideris pli frue, konsistas el ses morfemoj, nome prefikso, radiko, sufikso, kaj tri finaĵoj.) La tendenco kombini multajn morfemojn en unu voron nomiĝas sintezeco. Ni jam observis, ke la latina, la greka, kaj la zulua estas relative sintezaj en la prezencaj verboformoj, ĉar ili enmetas la indikilon de personpronoma subjekto en la verbo-vorton, dum la dana kaj Esperanto estas relative analizaj en tiu punkto, ĉar ili starigas la pronoman subjekton kiel apartan vorton. En la esprimado de la ‘futuro perfekta’, la latina estas sinteza (
scripserit
), la angla analiza (
he will have written
), kaj Esperanto staras ie inter ili (
li estos skribinta
aŭ
li skribintos
): la sama signifo en ĉiu lingvo, sed esprimite jen per unu vorto, jen per kvar, kaj jen per tri. La distingo dependas, tute evidente, de nia kapablo trovi klarajn kriteriojn por decidi, kio estas vorto. Ortografio neniel sufiĉas kiel kriterio, kaj oni povas vere heziti, ekzemple, ĉe la angla lingvo, decidi ĉu head-master konsistas el du vortoj aŭ el unu.
Ekzistas pluraj lingvoj, en kiuj – sen ia dubo – la vortoj estas longegaj, konsistantaj el tre multaj morfemoj. La materialo, kiu en aliaj lingvoj sufiĉus por kvin aŭ dek vortoj, en tia lingvo kombiniĝas en unu vorto. Efektive, la frazo povas ofte konsisti el nur unu vorto. Tiun lingvotipon oni baptis
polisinteza
, kaj la eskima lingvo estas bona ekzemplo.
El gramatiko de la eskima mi citas la vortegon
pitshorulagtsitânginakínererarkáuneritshugunarká
kiu signifas “Estas verŝajne, ke li ne ĉesos provi igi lin fari eraron”. Ĝi konsistas el naŭ morfemoj kaj aldone du fanditaj fleksioj:
pi(oq)
‘faras’,
tshorulag(toq)
‘erare, malbone’,
tsi(tâ)
‘igas lin -i’,
tâ(râ)
‘ade -as’,
nginakâ
‘provas’,
nerer(â)
‘ĉesas, ne plu -as’,
arkau(gâ)
‘-os’,
neri(tâ)
‘ne’,
tshugunarkâ
‘verŝajne’. La menciita gramatiko listigas pli ol ducent sufiksojn en la lingvo.
Pli modesta eskima vorto estas
gayar/pa/ngq/tsherk/oq
, “li havas grandan kajakon”: ĝi ankaŭ ilustras unu el la malmultaj radikoj (
kajak/o
), kiujn la eskima donis al la Internacia Lingvo. En laŭmorfema traduko ĝi estas ‘kajakeghavos-li’. Kaj kredeble nenio tute malebligas la uzon ankaŭ en Esperanto de verbo
kajakeghavi
: tamen ĝi certe ne prezentas la ordinaran manieron diri tian aferon en nia lingvo. En sintezeco Esperanto staras en la mezo, inter la ekstremoj de la vjetnama kaj la eskima.
La proceduro proponita de
Greenberg
por mezuri sintezecon estas principe tre simpla. En la centvorta specimeno de iu lingvo oni nombras la morfemojn (aŭ eventuale la nedismeteblajn morfojn). La formulo por la indico de sintezeco estas M/V, tio estas la nombro de la morfemoj (M), dividita per la nombro de la vortoj (V = cent). Por Esperanto mi ricevis – el diversaj provtekstoj de diversaj aŭtoroj – valorojn ĉiam inter 1,80 kaj 2,05. La cent unuaj vortoj de la Antaŭparolo al la Fundamento liveras la ciferon 2,02 kiel la indicon de sintezeco. Por aliaj lingvoj
Greenberg
citas jenajn ciferojn:
eskima
3,72
sanskrita
2,59
svahila
2,55
jakuta
2,17
anglosaksa
2,12
angla
1,68
persa
1,52
vjetnama
1,06
(La teoria minimumo estas ja 1,00 – cifero indikanta ke ĉiu vorto konsistas el nur unu morfemo.) Iom surprizis min la malalta cifero, kiun mi ricevis por Esperanto, lingvo en kiu la grandega plimulto de la vortoj havas radikon kaj finaĵon kaj eventuale ankaŭ aliajn morfemojn; sed mi konstatas, ke ĝi ŝuldiĝas al tio, ke en frazoj (malsame ol en vortaraj listoj) la unumorfemaj vortoj – la solstarivaj radikoj, kiel Plena Gramatiko nomas ilin – estas tre oftaj. La ciferoj montras, do, ke Esperanto estas lingvo milde sinteza.
3.8 La afiksoj de Esperanto
En kio konsistas tiu sintezeco? Kiuj estas tiuj ‘aliaj morfemoj’ de la vorto, kiujn ni menciis, krom radiko kaj finaĵo? Ili estas ankaŭ ĉio afiksoj.