En la tabelo (1a) oni vidas, ke la frazo ‘la hundo vidis la katon’ tekstas en la kimra
(1a)
VSO
kimre:
Gwelodd | y ci | ’r gath
(1b)
SVO
angle:
The dog | saw | the cat.
Esperante:
La hundo | vidis | la katon.
zulue:
Înjá | yâlibonâ | ikáti.
ĉine:
Gou | kan jian | mao.
(1c)
SOV
hindie:
Kutte-ne | billi | dekha.
japane:
Inu ga | neko o | mita.
La plej ofta tipo en la lingvoj de la mondo estas la verb-dua tipo aŭ tipo SVO. Al tiu tipo, kompreneble, apartenas Esperanto. Al tiu tipo apartenas ankaŭ preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj, inter kiuj la latinidaj (franca, itala, hispana, ktp), la ĝermanaj (angla, nederlanda, germana, sveda, ktp), la slavaj (rusa, pola, ĉeĥa, serbokroata, ktp) kaj krome la finna, la albana, kaj la moderna greka. Verb-duaj estas preskaŭ ĉiuj lingvoj de okcidenta Afriko, inkluzive de la fula, la volofa, la joruba kaj la akana; ankaŭ ĉiuj bantuaj lingvoj de meza kaj suda Afriko, inkluzive de la svahila kaj la zulua. En Azio la ĉina lingvo estas grand-trajte verb-dua, kiel ankaŭ la ĥmera (kamboĝa), la vjetnama, la taja, la malaja, kaj la indonezia. En Ameriko al tiu tipo apartenas interalie la majaa en Centra Ameriko, la gvarania en Paragvajo. En (1b) estas ekzemploj angla, Esperanta, zulua kaj ĉina.
Ofta, kvankam ne tiel ofta kiel la verbo-dua, estas ankaŭ la tipo verb-lasta aŭ SOV. Eŭropa reprezentanto de tiu tipo estas la vaska (eŭskera) kaj ankaŭ la hungara (kvankam en la hungara estas komplikaĵoj: en iuj cirkonstancoj la preferata ordo estas SVO). En Azio la verb-lasta tipo regas en la hinda subkontinento, ĉar al ĝi apartenas ne nur la hindia, la bengala kaj ĉiuj arjaj lingvoj de Hindujo, sed ankaŭ la tamula, la malajalama kaj la ceteraj dravidaj lingvoj. Ankaŭ la turka kaj ĉiuj altajaj lingvoj estas verb-lastaj; kaj la armena, la persa, la korea kaj la japana. Inter la indianaj lingvoj tia estas la keĉua en Peruo; kaj same la nama-hotentota en Sud-Afriko kaj la plimulto de la aborigenaj lingvoj de Aŭstralio. En (1 c) vidu ekzemplojn hindian kaj japanan.
Resume, do, ni trovas ke ĉiuj tri tipoj troviĝas en ĉiuj mondopartoj. Plej ofta estas la ordo SVO, kun la verbo meze inter la subjekto kaj la objekto. Al tiu tipo apartenas la du plej vaste parolataj lingvoj, nome la ĉina kaj la angla; kaj ni povas esti tute kontentaj, ke al tiu tipo apartenas ankaŭ la Internacia Lingvo.
Mi menciis jam la eblecon de komplikaĵoj en la determinado de la dominanta ordo de la frazelementoj. Konata ekzemplo de tia komplikaĵo estas la germana, en kiu la ordo de la elementoj en subpropozicio estas alia, ol la ordo en ĉefpropozicio. Do nia frazo ‘la hundo vidis la katon’ estas propre
(2)
Der Hund | sah | die Katze.
SVO
(Ich glaube, dass) der Hund | die Katze | sah.
SOV
Tiajn komplikaĵojn Esperanto ne konas.
4.2 Fiksita kaj libera ordo
Sed unu gravan diferencon inter la lingvoj ni ankoraŭ ne menciis; ankoraŭ ni ne menciis unu gravan diferencon. Nome, ke en iuj lingvoj la ordo de la frazelementoj estas rigide fiksita, dum en aliaj ĝi estas libera. En la kimra ekzemplo, la ordo devas esti VS0 * ; ĉiu alia ebleco donas aŭ sensencaĵon aŭ alian frazon kun alia signifo aŭ aparta emfazo. En la angla, la ordo SVO estas preskaŭ tute deviga. La ordo OSV (
* Se la verbo estas unuvorta (fleksia). Alie, la helpverbo devas okupi la unuan lokon kaj la ‘verb-substantivo’ sekvas la subjekton, ekzemple