* Auld , kies traduko de tiu poemo aperas en Angla Antologio ( Auld kaj Rossetti 1957: 163) elektis esence la unuan: “kaj ŝvebas en l’ aer’ silent’ solena”.
En Esperanto (ni kontente proklamas) la vortordo estas libera. Pli precize, la ordo de la frazelementoj estas libera. Kvankam la dominanta ordo estas SVO, ĉiuj kvin aliaj eblaj aranĝoj de la frazelementoj liveras tute gramatikan frazon kun la sama baza signifo, nur eventuale plus difinitaj stilaj nuancoj. La hundo la katon vidis; vidis la hundo la katon; vidis la katon la hundo; la katon la hundo vidis; la katon vidis la hundo. Same estas en la zulua ekzemplo: la tri elementoj
4.3 Kiel distingi inter S kaj O?
Kial Esperanto, kaj la zulua, kaj multaj aliaj lingvoj, povas permesi al si la lukson, la flekseblecon de libera ordo de frazelementoj, dum la ĉina kaj la angla, kaj ankoraŭ aliaj lingvoj, ne povas tion fari?
La respondo estas klara. La subjekto kaj la objekto ambaŭ estas substantivaj frazelementoj: plej karakterize la rolojn de subjekto kaj objekto ludas substantivo aŭ substantiveca aĵo – ekzemple pronomo, aŭ sintagmo * kies kernovorto estas substantivo. Do samspeca vorto aŭ vortogrupo troviĝas en ambaŭ elementoj. Por komuniki la ĝustan intencitan signifon, tamen necesas iel indiki, kiu el ili rolas kiel subjekto, kaj kiu kiel objekto. Ekzistas du, kaj nur du, manieroj por indiki tion: per fiksita ordo, aŭ per la morfologio. En la angla, la ordo estas decidiga: tiu substantiva sintagmo, kiu venas unue, estas interpretata kiel la subjekto. En
* Mi adoptis por tia substantivecaĵo la terminon substantiva sintagmo kiel ekvivalenton de la angla
Per la rimedo de la akuzativo, Esperanto aparte indikas la objekton. Egale kontentige estus aparte indiki la subjekton; kaj multaj lingvoj ja indikas ambaŭ, havante ne nur specialan morfemon por marki la akuzativon, sed ankaŭ specialan morfemon por marki la nominativon (kaj per tio la subjekton de la frazo). Ekzistas ankaŭ aliaj morfologiaj rimedoj por distingi inter la subjekto kaj la objekto, ekzemple se la verbo devas akordiĝi kun la subjekto aŭ kun la objekto. En la zulua ĝi ja akordiĝas kun ambaŭ. Zuluaj substantivoj, kiel tiuj de la ceteraj bantuaj lingvoj, dividiĝas pli-malpli arbitre en klasojn iom similajn al la genroj de multaj aliaj lingvoj; sed dum la franca, aŭ la kimra aŭ la araba havas du genrojn, dum la germana, la rusa aŭ la greka havas tri, la zulua havas dek kvin klasojn, kiuj samtempe servas por distingi inter singularo kaj pluralo. En (1b), la verbo