Atentu, ke la formo de la substantivo
hundo
en la sintagmo de la hundo ne pravigas eventualan aserton, ke ĝi staras en la genitiva kazo. Kvankam ĝia signifo ja estas tiu de la genitivo en la greka /
tu ski’lju
/ (kaj paralelaĵoj en multaj aliaj lingvoj), tamen ĝia formo estas tiu formo, kiun oni nomas nominativo. Laŭ la vortoj de la Fundamenta Gramatiko, 8-a Regulo, “Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon” (Zamenhof 1963: 299). Oni rezervas la terminon kazo, en morfologia senco
*
, por la diversaj formoj de la substantiva sintagmo (en la substantivo mem, aŭ en ĝia artikolo aŭ adjektivo, aŭ en pronomo rolanta kiel SS): formoj, kiuj estas (almenaŭ en iuj paradigmoj) morfologie malsamaj, do ankaŭ fonetike malsamaj unu de la alia. En tiu senco, do, la franca kaj la kimra substantivoj ne havas kazojn (t.e. havas nur unu kazon, ĉiam konstantan); la angla substantivo havas du (nominativo kaj genitivo
*
); la Esperanta havas du kazojn (nominativo kaj akuzativo); la greka havas tri (nominativo, akuzativo, genitivo), aŭ kvar se oni aldonas la vokativon; la germana havas kvar (kvankam tiu kazosistemo kadukiĝis); la latina havas ses (inkluzive de dativo, per kiu oni esprimas la ideojn ‘al’ aŭ ‘por’, kaj ablativo, ‘fare de, for de, per, kun’); kaj la pola havas sep (inkluzive de la instrumentalo ‘per’ kaj lokativo ‘en’). Eĉ oni povas aserti, ke la finna lingvo havas 15 kazojn, ĉar la substantivo povas akcepti dek kvin diversajn finaĵojn, kiujn oni tradukus en Esperanto plejparte per prepoziciaj esprimoj.
*
Oni povas uzi tiun terminon ankaŭ en multe pli abstrakta (semantika) senco, kiel ĉe
Fillmore
1968. Evitinde estas konfuzi la du sencojn, kiel faras Plena Gramatiko kun sia ‘prepozitivo’ (
Kalocsay
kaj
Waringhien
1958a: § 34).
*
ĉe iuj pronomoj, tri (
he
,
him
,
his
).
En pluraj lingvoj prepozicioj postulas post si apartan kazon. Ekzemplo estas la germana prepozicio von, sekvata de la dativa kazo, sed kun la signifo ‘de’. Do la germana povas esprimi la de-rilaton aŭ per la genitivo, aŭ per prepozicio plus la dativo. Ni vidas ambaŭ kune en la esprimo
Der Bericht vom Bau des Kanals
‘la raporto de la konstruo (prepozicio
von
plus dativo) de la kanalo (nuda genitivo)’. Alia ebleco, troviĝanta en pluraj eŭropaj lingvoj, estas prepozicio havanta du diversajn sencojn, aŭ eĉ pli, laŭ la kazo, kiu sekvas ĝin. Tion ni konas en Esperanto nur ĉe la lokaj prepozicioj, kun la nominativo por indiki pozicion (
en la ĝardeno
) sed kun la akuzativo por indiki almovon (
en la ĝardenon
).
Por reveni al nia hundo kaj ĝia vosto: en la angla oni havas, same kiel en la germana, du manierojn por esprimi la
de
-rilaton. Por ‘la vosto de la hundo’ ambaŭ estas korektaj: per genitivo,
the dog’s tail
, aŭ per prepozicio,
the tail of the dog
. Interese estas, ke la unua formo havas la ordon posedanto-posedataĵo, la dua inverse. Distingi inter tiuj du eblecoj en la angla postulas foje fajnan stilan sencon.
En la zulua, tiun nocion oni esprimas donante al la posedanto – tio estas, al la hundo – ne sufikson (kiel en la greka aŭ en la unua angla formo) sed prefikson. Tiu prefikso nomiĝas ‘poseda akordilo’, kaj ĝia formo dependas de la klaso de la posedaĵo – tio estas, de la vosto. ‘Hundo’, kiel ni jam vidis, tradukiĝas
înjá
; ‘vosto’ estas
úmsîla
, kaj la poseda akordilo por ĝia klaso estas
wa-
. Fonologia komplikaĵo liveras el
wa+înjá
la formon
wênjá
, tiel ke ‘la vosto de la hundo’ estas
úmsilá wêrajá
.
4.7 Prepozicio, postpozicio
En Esperanto oni esprimas per prepozicioj la rilatojn, kiuj respondas en signifo al la kazoj genitivo, dativo, instrumentalo, ablativo, partitivo, inesivo, ktp, de lingvoj multkazaj: ni diras de
la hundo
, al
la sinjoro
, per
hakilo
, el
Londono
, da
fromaĝo
, en
la ĉambro
. Prepozicio staras – laŭdifine – antaŭ la substantivo (aŭ, pli ĝuste, antaŭ la substantiva sintagmo), kiun ĝi regas. Tamen logike tute ne necesas, ke ĝi lokiĝu antaŭe, prefere ol poste; kaj ekzistas multaj lingvoj, en kiuj vortetoj, kiujn oni tradukus per prepozicio, staras
post
la koncerna substantivo (aŭ substantiva sintagmo). Tiel estas, ekzemple, en la japana: ‘hundo’ estas
inu
, ‘vosto’ estas
sippo
– kaj ‘la vosto de la hundo’ estas
inu no sippo
. La vorteto
no
samsignifas kiel nia
de
; sed ĝi staras post sia substantivo, kvazaŭe ‘hundo, ties-de, vosto’. Tiaj vortoj nomiĝas
postpozicioj
.