Kazofinaĵoj gluiĝas (aŭ fandiĝas) post sia substantivo; ankaŭ postpozicioj staras post ĝi. La distingo inter kazofinaĵo kaj postpozicio estas do teorie ne tre granda, kaj dependas de tio, ĉu la koncerna morfemo estas aparta vorto aŭ ne. Kaj la kriterio, ĉu io estas vorto, povas esti iom tikla. Ekzemple, en la finna, oni preskaŭ povas diri, ke tiuj famaj 15 kazoj prezentas vere ne kazojn sed postpoziciojn (kaj neniu miras, se ekzistas en iu lingvo 15 prepozicioj: do kial miri, ke ekzistas 15 postpozicioj?). Sed en la finna povas okazi diversaj ŝanĝoj en la substantiva radikalo, post kiu sekvas la kazofinaĵo; do oni konkludas, ke ĝi estas vera finaĵo, ne postpozicio. En la hungara trovigas ambaŭ; oni distingas inter kazo-sufiksoj, kiuj plejparte konservas la vokalharmonion de la radikalo, kaj kiujn laŭe oni skribas kiel paron de la sama vorto, kaj postpozicioj, ankaŭ kiuj la substantivo staras en la nominativo (aŭ malofte en iu alia kazo). Tiel,
La japana tute ne havas prepoziciojn. Ĉiuj rilatoj, kiujn alilingve oni esprimas per kazoj aŭ per prepozicioj, estas esprimataj per postpozicioj. Ankaŭ ĉiuj subjunkcioj kaj konjunkcioj – esprimiloj de la rilatoj respondantaj al Esperantaj
Se iu lingvo estas karakterizata de postpozicioj prefere ol de prepozicioj, oni povas nomi tiun lingvon mem postpozicia, kontraste kun lingvoj, kiuj – same kiel Esperanto – estas prepoziciaj. Inter la postpoziciaj lingvoj en tiu senco viciĝas, kiel jam menciite, la finna, la hungara, kaj la japana; ankaŭ la akana kaj pluraj aliaj okcidentafrikaj lingvoj (sed ne la bantuaj); kaj, plej frape, preskaŭ ĉiuj el la verb-lastaj lingvoj supre menciitaj – la vaska, la turka, la hindia * k.c. (Esceptoj estas la persa, la amhara kaj unu-du aliaj.)
* En la hindia oni havas interesan kazosistemon: unu kazo, la rekta , estas uzata same por la subjekto de la frazo kaj por la objekto; la alia, la oblikva , estas uzata antaŭ postpozicioj.
Se ni komparas la tipologion laŭ prepozicieco-postpozicieco kun la tipologio laŭ ordo de frazelementoj, ni trovas la interesan fakton, unue dokumentitan de Greenberg (1963) en sia ‘ Some universals of grammar ’ (Universalaĵoj de la gramatiko): ke la verb-unuaj lingvoj de la mondo estas senescepte prepoziciaj, dum la verb-lastaj estas postpoziciaj (kun nur kelkaj esceptoj, kiel ĉi-supre aludite). La lingvoj de la alia, pli granda tipo, la verb-dua, povas esti aŭ prepoziciaj aŭ postpoziciaj, kvankam la pli multaj estas prepoziciaj, same kiel Esperanto kaj ĉiuj ĝermanaj, slavaj, kaj latinidaj lingvoj. (Tamen ekzemple la angla kaj la germana havas, escepte, ankaŭ unu-du postpoziciojn:
Estante prepozicia, Esperanto do apartenas al la tipo plej populara en mondaj kadroj: tipo al kiu apartenas ankaŭ, interalie, la hebrea, la araba, la polineziaj lingvoj, multaj amerikindianaj lingvoj, la fula, la joruba, ĉiuj bantuaj lingvoj inkluzive de la svahila kaj la zulua, la vjetnama, la malaja, la persa, la albana kaj la greka, por ne mencii ĉiujn latinidajn, ĝermanajn, kaj slavajn lingvojn.
4.8 Vortordo en la substantiva sintagmo
Ni vidis, ke la ordo de la frazelementoj en la propozicio estas libera, dank’al la ekzisto de la akuzativo. Aliflanke, estas klare, ke la ordo de la morfemoj en la vorto estas severe fiksita. Meze en la struktur-hierarkio inter la propozicio kaj la vorto staras la sintagmo .
Necesas unue difini la terminon ‘sintagmo’, kiun mi ekuzis jam en § 4.3 ĉi-supra. Ĝi estas kuniĝo de unu aŭ pluraj vortoj en unu sintaksan komplekson malpli grandan, ol propozicio. Kredeble tiu termino estis enkondukita de Ferdinand de Saussure , pioniro de la moderna lingvistiko, kiu uzis ĝin pli larĝasence, por nomi ĉian kombinaĵon en la parolĉeno * . Do sintagmo (el la franca