En la substantiva sintagmo ni devas konsideri ankaŭ tiujn konstituantojn, kiun Plena Gramatiko nomas suplementoj , tio estas precipe prepoziciaj sintagmoj (‘prepozitivaj substantivoj’), kaj la rilativajn propoziciojn (‘epitet-propozicioj’). La ordo de tiuj konstituantoj en Esperanto estas ordinare post la koncerna substantivo:
En tiu rilato Esperanto akordas kun ĉirkaŭ tri kvaronoj el la lingvoj de la mondo. Nur ĉirkaŭ unu kvarono el ili preskribas la kontraŭan ordon, t.e. kun rilativa propozicio antaŭ sia substantivo, aŭ permesas ĝin kiel alternativaĵon: inter ili estas la vaska, la japana, kaj la turka, kiuj preskribas ĝin, kaj la finna, kiu ĝin permesas. Notu, ke tiuj lingvoj, kiuj insistas, ke rilativa propozicio antaŭu sian substantivon, estas lingvoj verb-lastaj. (Tamen ekzistas multaj verb-lastaj lingvoj kun rilativa propozicio post la substantivo, ekzemple la hindia.)
Kaj tiu preskribo de la ordo rilativa propozicio+substantivo, kune kun la frazaranĝo SOV, donas tre malsaman aspekton al la tuta sintakso de la vaska, la turka, aŭ la japana, ol havas tiu de Esperanto kaj la plimulto de lingvoj.
Rigardu la frazon
* angle: ‘ embedded ’; france: ‘ enchassé ’.
(8)
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la frazo 'Johano legis la libron, kiun Maria verkis'.]
La samsignifa frazo en la japana lingvo estas
(9)
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la japana frazo 'Johano wa Maria ga kaita hon o yonda'.]
Ĉar la japana uzas nulan rilativon, SS5 simple malaperas kiam Fii kadriĝas, kaj ne necesas ŝovado de tiu elemento.
En Esperanto, la kadrita rilativa propozicio (Fii) staras en la fino. En la japana, ĝi staras en la mezo, ĉar la verbo de la ĉefpropozicio (V1 de F0) devas stari en la fino. Tio havas interesajn sekvojn.
Rilativa propozicio, kadrita en iu substantiva sintagmo, povas enhavi siavice substantivan sintagmon, kiu mem kadras alian rilativan propozicion. Tiu lasta povas enhavi siavice alian rilativan propozicion... kaj tiel plu, teorie sen limo. (Mi memoras la recitaĵon de la karmemora Nikolaj Rytjkov :