Konsideru la frazon (10). La Esperanta, (10i), havas la ĵus menciitan konstruon. Notu, ke ĉiu nova subpropozicio, ĉiu nove kadrita rilativa propozicio, branĉiĝas dekstren, t.e. ke ĝi staras post la cetera frazo. Tion oni vidas bilde en (11). La frazo (10ii) estas la samsignifa frazo en la japana. Ĝiaj branĉoj iras maldekstren (12), ĉar en la japana la verbo de ĉiu propozicio (F0, F1, F2, F3) devas esti en la fino. Tial oni nomas lingvojn tiajn, kiel la japana, livobranĉaj (t.e. ke la branĉoj aldoniĝas maldekstre, live * ), dum la plimulto de la lingvoj de la mondo, same kiel Esperanto, estas dekstrobranĉaj .
* Mi sekvis PIV, elektinte
(10i) Putra estis la fromaĝo, kiun manĝis la rato, kiun mortigis la kato, kiun vidis Johano. (Aŭ: La fromaĝo, kiun..., estis putra).
(10ii) Johano ga mita neko ga korosita nezumi ga tabeta tiizu wa kusatte-ita
(10iii) * The cheese the rat the cat John saw killed ate was rotten.
(10iv) * Le fromage que le rat que le chat que Jean vit tua mangea était pourri.
(10v) It was rotten, the cheese eaten by the rat which was killed by the cat John saw.
(11) DEKSTROBRANĈADO (ESPERANTO)
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la ĉi-posta frazo.]
(12) LIVOBRANĈADO (LA JAPANA) laŭ Kuno 1973
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la ĉi-posta frazo kun indikoj F0, F1, F2, F3 por la respektivaj propozicioj.]
La frazo (10ii) sidas tute bone en la japana lingvo. Ĝia ekvivalento (10i) estas tute akceptebla ankaŭ en Esperanto – sed nur ĉar ni havas la eblecon uzi en ĝiaj propozicioj la ordon OVS (t.e. meti VS ankaŭ la koncerna subjekto-SS). Se en Esperanto ni devus teni nin al la ordo SVO (aŭ OSV) en la subpropozicioj, ĝi fariĝus neebla:
* Angle: ‘ self-embedding ’; france: ‘ auto-enchâssement ’.
Do frazo kun tia pens-aranĝo ne povas strikte tradukiĝi en la anglan aŭ en la francan. Pro la samaj kialoj, multaj frazoj de la angla aŭ franca ne povas strikte tradukiĝi en la japanan – ekzemple
Ĉio ĉi signifas, ke la sintakso de Esperanto (kaj de aliaj dekstrobranĉaj lingvoj) prezentas konsiderindajn malfacilaĵojn al lernantoj, kies gepatra lingvo estas la japana, la turka, aŭ alia livobranĉa lingvo. Egale, la sintakso de la japana aŭ la turka prezentas konsiderindajn problemojn al lernantoj, kies gepatra lingvo estas dekstrobranĉa. Tio estas neevitebla; kaj mi ripetas, ke proksimume tri kvaronoj de la lingvoj de la mondo estas dekstrobranĉaj.
Tamen unu granda avantaĝo de la sintakso de Esperanto super tiu de la angla aŭ la franca estas la libera ordo de la frazelementoj. Ĝuste pro tio la frazo (10), kun iom japaneca pensaranĝo, estas ebla en Esperanto, sed neebla en la angla kaj franca. Tiu libera ordo de la frazelementoj en Esperanto dependas siavice de la ekzisto de kazosistemo, de akuzativa morfemo. Tiel eĉ la japana aŭ turka lernanto de Esperanto povas konservi la saman kombinaĵon de kadritaj propozicioj en frazo kiel (10), kvankam li ja devas inversigi ilian ordon. En la angla aŭ franca, la koncernaj propozicioj simple ne povas esti kadritaj unu en la alia, se oni volas ricevi kompreneblan frazon; la japana lernanto de tiuj lingvoj devas lerni ilin eviti aŭ aliigi laŭ la modelo (10v).
4.10 Konklude pri sintakso