5.3 Skemismo, naturalismo
En la historio de projektoj de komuna lingvo oni trovas konflikton inter du tendencoj. Unu estas
skemismo
: ke vortfarado kaj derivado en la planlingvo estu plene regula, komplete sistema, tiel ke ĝi kapablas krei siajn proprajn vortformojn laŭ aŭtonomia interna dinamiko. La alia estas
naturalismo
: ke la planlingvo devas severe sekvi la t.n. ‘naturajn’ lingvojn, precipe la latinan kaj latinidajn, tiel ke ĝia derivado estas interne nekohera, sed liveras etimologie korektajn formojn kutimajn al, kaj pasive rekoneblajn de, homoj lingve edukitaj. Ekstrema ekzemplo de skemismo estas
Volapük
, kaj de naturalismo
Latino sine Flexione
; la aliaj gamas de unu ekstremo al la alia.
Principe, Esperanto staras nete en la skemisma parto de tiu gamo. La 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko, en kiu temas pri “la tiel nomataj vortoj ‘fremdaj’, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto”, preskribas, ke “ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia”. Do, akceptinte ekzemple la internacian vorton
teatro
, kun radiko
teatr’
, ni rifuzas la iom internacian formon
*teatrikala
(kun do rivala radiko
teatrikal’
), preferante la regule formitan
teatra
(
teatr/a
).
Kvankam la principo estas klara, kelkaj problemoj kaj duboj leviĝas en la praktiko. Se okazas, ke “diversaj vortoj de unu radiko” tamen havas malsaman sensnuancon, tio plifortigas la ĉiam latentan premon de naturalismo, alpreni rivalajn formojn de la sama etimologiaĵo. Ni havas la verbon observ/i; konsekvence ni rifuzas
*observator/o
, regule derivante
observ/isto
,
observ/anto
laŭ la interna aŭtonomio de Esperanto. Aliflanke la ekzisto de la regule formita
observ/ejo
ne malhelpis la alprenon kaj oficialigon de la rivala radiko
observatori’
; ĉar observatorio estas ja nur por astronomiaj aŭ meteologiaj observoj, ne por observoj medicinaj, fonetikaj, aŭ diplomatiaj. Ni havas la Fundamentan radikon
administr’
; do la lingva sento de la Esperantistoj rifuzas plenkoran akcepton al
administraci/o
, kvankam tiu formo estas oficiala (sankciite de la Akademio per la Tria Oficiala Aldono); kaj ni nete strikas ankaŭ
administrator/o
(administranto, administristo), kvankam tiu formo estas zamenhofa.
La konflikto inter skemismo kaj naturalismo sentiĝas en Esperanto precipe ĉe la nomoj de kelkaj ismoj. La formo
imperialismo
estas tre internacia, kaj oficialigita en Esperanto. Se multaj el ni insiste preferas la formon
imperiismo
, tio estas ĉar ni derivas ĝin regule el
imperi/o
, dum
imperialismo
aspektas kvazaŭ derivite el
imperial/o
– vorto, kiun malmultaj scias, sed tiuj, kiuj ja scias ĝin, scias, ke ĝi signifas la surtegmentan fakon de vagono!
Eĉ la nomoj de la du kontraŭaj tendencoj mem ilustras la problemon: pli naturalisma nomo por
skemismo
estus
*skematismo
, dum pli skemisma nomo por
naturalismo
estus
naturismo
.Meteoro
estas io falinta teren el la kosmo; do la studo pri vetero kaj klimato prefere nomiĝu ne
meteorologio
(formo tamen oficiala), sed
meteologio
(skemisme el
mete/o
).
La premo de skemismo estas aparte forta ĉe konataj, ĉiutagaj vortoj. Kial finfine ni toleras la formon
lernejo
, regule derivitan sed neniel internacian, anstataŭ
skolo
(tre internacia en la senco ‘lernejo’, sed en Esperanto ni limigis ĝin al la flanka senco ‘disĉiplaro, adeptaro’)? Kial
kamparo
en la senco ‘malurbo’, ‘malmulteloĝatejo’, kiam finfine la kamparo en multaj lokoj ne konsistas el kampoj? Kial
vortaro
, kiu nek konsistas sole el vortoj nek estas la sola senco de aro da vortoj? Kial oni tiel longe hezitas plenkore akcepti
trajno
anstataŭ
vagonaro
? Efektive, tiuj tradiciaj formoj estas vere ne skemismaj, sed pli ĝuste nelogikaj.
*
Sed almenaŭ ili atestas la gravecon de lingva konservativemo ankaŭ eu Esperanto.
*
En ligo kun io alia Zamenhof skribis (1962; § 149): “Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo
absolute
logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; ... ili tamen estas ...
Esperantismoj
, ĉar ili fariĝis
parto de la lingvo
.”