Sed ni saltas tro rapide antaŭen. De kie Zamenhof ĉerpis leksikan materialon por la nova lingvo? Plejparte el la latina, aŭ el la latinidaj lingvoj (precipe la franca); ankaŭ grandparte el la ĝermanaj lingvoj germana kaj angla; iom ankaŭ el la slavaj lingvoj, precipe la rusa kaj pola. Tie kaj tie sentiĝis la leksika influo ankaŭ de diversaj aliaj lingvoj. Do la etimologiaj originoj de la Esperanta leksiko estas firme hindeŭropaj.
*
*
La fakto, ke la morfologio estas ne-hindeŭropa laŭ karaktero, iom kompensas tion por la lernantoj, kies gepatra lingvo ne estas el la hindeŭropa familio.
En sia brila sed ne sufiĉe konata eseo “La Fundamento de Esperanto: I. Historia aspekto”,
Waringhien
(1959: 73-92) montras, kiel Zamenhof agis por ‘oportunigi’ plurajn el la radikoj, kiujn li ĉerpis el la menciitaj etnaj lingvoj. Celante trovi por la Fundamentaj radikoj la formon plej facile prononceblan kaj uzoportunan, li ne hezitis apliki kvin modifmanierojn:
(1) mallongigi, tiel ke latina
fuligo
fariĝis
fulg/o
,
hidrargyrus
-
hidrarg/o
,
sagitta
-
sag/o
,
procrastinare
-
prokrast/i
; la franca
aboyer
fariĝis
boj/i
,
éternuer
-
tern/i
; la rusa
nepremenno
-
nepr/e
. Oni povas kompari la anglan
bus
, el latina
omnibus
,
fridge
el
refrigerator
, to
liaise
el la franca
liaison
.
(2) eviti homonimojn, tiel ke la itala
lava
fariĝis
laf/o
, por ne kolizii kun
lav/i
; la germana
locken
-
log/i
(pro
lok/o
); la franca
verser
-
verŝ/i
(pro
vers/o
).
(3) eviti radikkomencon aŭ radikfinon, kiu aspektus kvazaŭ afikso, tiel ke la franca
détachement
fariĝis
taĉment/o
,
limite
-
lim/o
,
crépuscule
-
krepusk/o
; aŭ, kun ŝanĝo anstataŭ forhako,
récolter
fariĝis
rikolt/i
,
cigarette
-
cigared/o
, ktp.
(4) eviti plursignifecon, tiel ke, el la diversaj sencoj de la franca
bal/balle
,
bal/o
havas nur la dancan, dum la aliaj sencoj esprimiĝas per aliaj radikoj (
kugl/o
el la germana,
pilk/o
el la pola). Multaj paroj da ‘paronimoj’ dankas sian ekziston al tiu principo, ekzemple
akordi
-
agordi
,
konscio
-
konscienco
,
generalo
-
ĝenerala
, eĉ en la lastaj jaroj (
floro-
)
flaŭro
, (
termino-
)
termo
k.a.
(5) atingi internaciecon per kompromiso inter nacilingvaj formoj, ekzemple
forges/i
el angla
forget
plus germana
vergessen
,
ŝtono
el angla
stone
plus germana
Stein
(prononce [ʃt]),
ŝpruci
el germana
spritzen
(prononce [ʃpr-]) plus itala
spruzzare
;
ŝovi
kun la formo de angla
shove
sed la signifo de germana
schieben
. Per tiuj rimedoj Zamenhof atingis sian celon de leksike harmonia lingvo. Li mem deskriptas ĝin per jenaj vortoj: “La lingvo Esperanto estas kreita en la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de la lingvoj arjaj kaj tre garde preparitaj tiel, ke ili alformiĝu al absolute regula Gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco, kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia.” (
Gregor
1958, citante
Dietterle
1929).
Gregor
konkludas, ke
edzo
(kaj
edzino
) estas “la solaj vere arbitraj vortoj en la Esperanta leksikono” – la solaj, por kiuj oni ne trovas konvinkan etimologion en tiu aŭ alia nacia lingvo.
*
*
Interese estas, ke ekzistas almenaŭ unu eŭropa literatura lingvo kun multe pli da simile arbitraj, senetimologiaj kreaĵoj ol Esperanto. Temas pri la estona. En tiu lingvo, konscie elpensitaj sur plene arbitra bazo estas ekzemple
laupima
‘obei’,
nõnge
‘obstina’,
relv
‘batalilo’ k.a.; dum ‘arbitraj aliformoj de fremdaj vortoj’ estas
mõrvama
‘murdi’,
põrpima
‘frapi’,
reetma
‘perfidi’ k.a. Vidu
Ross
1938,
Kurman
1968: 59-62.
En la posta evoluo, la riĉiĝo de la leksika stoko okazis pro tio, ke parolantoj de la lingvo, kaj/aŭ la leksikografoj kiuj servis ilin, volis ŝtopi perceptatan truon en la radikaro. Ofte tio estis por doni la eblecon eviti longajn aŭ pezajn kunmetaĵojn (subjektivaj konsideroj!), tiel ke
metal/faden/o
cedis al
drat/o
,
kresk/aĵ/o
al
plant/o
,
mal/san/ul/ej/o
al
hospital/o
ktp (kaj ofte la kunmetita formo konservis sian viglecon en la lingvo). Aŭ tio okazis ĉar oni volis, konscie aŭ ne, starigi semantikan izomorfecon kun la nacia lingvo. Tiel, ekzemple, oni emis uzi
ŝati
en senco kovrata, en la klasika lingvo, de
ami
(
mi ŝatas ĉokoladon
); poste necesis alpreni la novan
aprezi
(aŭ
apreci
) por kovri la klasikan sencon de
ŝati
(
mi aprezas vian kontribuon al la debato
). Ĉiam forta estis la premo, akcepti ‘internaciajn’ vortojn, allaseblajn laŭ la 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko.