* Foje oni trovas la konstruon
La numeralo lokiĝas ordinare post eventuala determinilo, sed antaŭ eventuala ordinara adjektivo kaj antaŭ la substantivo:
Ordinaraj adjektivoj povas stari antaŭ la substantivo aŭ post ĝi. Kvankam la kutimo estas antaŭmeti la adjektivon, tamen ĉi-rilate la vortordo estas ja iom libera: oni povas postmeti adjektivon por ĝin akcenti, aŭ se ĝi estas longa, precipe se temas pri plurvorta adjektiva sintagmo:
En Esperanto, kiel en pluraj aliaj lingvoj, la adjektivo montras akordon kun la substantivo, lati nombro kaj kazo. Tiu fenomeno havas la avantaĝon, pligrandigi la tiel nomatan redundancon de la lingvo. Nome, la morfemoj de la pluralo kaj de la akuzativo konsistas el po nur unu fonemo, kio estas cetere konsonanto – do en bruo oni facile preteratentus ilin ĉe la aŭdado. La fakto, ke ili ripetiĝas ĉe ĉiu adjektivo kvalifikanta la koncernan substantivon, signifas, ke ekzistas pli da ŝancoj, ke ilin korekte perceptu la aŭdanto. Kaj la ekzisto de tiu adjektiva akordo liveras konsiderindan liberigon de la vortordo, kvankam oni ne ekspluatas ĝin, kiom oni povas: nome, ke pro ĝi oni povas sen konfuzo interrompi substantivan sintagmon per alia(j) frazelemento(j). La frazo (5),
(5) (Mi estas certa, ke) brilan vi havos sukceson.
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la ĉi-antaŭa frazo, kaj montranta la ĉi-postan frazon kiel bazon por ĝi.]
Vi havos brilan sukceson
(6)
(“Pramisto ĉi tiujn terura akvojn kaj riverojn servas” – Vergilio, Eneado, vi. 298)
Tion certagrade imitis Vallienne (1906) en sia traduko, kies unuaj versoj tekstas:
(7)
Iam mi kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis
Versojn, kaj poste, lasinte arbarojn, en verkoj poetaj
Donis konsilojn por ke rikoltisto de sia laboro
Grandan ricevu kompenson; ...
sed tio restis stila strangaĵo, kiun oni konsideras fremda por Esperanto. En nia lingvo ĝenerale validas la principo, ke ĉiu konstituanto staras apud tiu, al kiu ĝi senpere rilatas.
La vortordo de adjektivo kaj substantivo estas alia faktoro, kiun konsideris Greenberg en sia tipologio de lingvoj. Li trovis, ke la ordo substantivo+adjektivo estas iom pli ofta, ol la ordo adjektivo+substantivo. Do en tiu ĉi rilato Esperanto ranĝiĝas kun la malplimulto – tamen granda malplimulto – kune kun la angla kaj la aliaj ĝermanaj lingvoj, la slavaj lingvoj, la finno-ugraj lingvoj, la ĉina kaj la japana, la hindia kaj la aliaj arjaj kaj dravidaj lingvoj de Hindulo; sed malsame ol la bantuaj lingvoj, la semidaj lingvoj kaj la kelkaj kaj latinidaj lingvoj. Ĉe ĉi tiu lasta grupo oni rimarkas, ke kelkaj oftaj adjektivoj estas esceptaj al la ĝenerala regulo de vortordo per tio, ke ili tamen antaŭas la substantivon, kiel en la franca
4.9 Dekstrobranĉado kaj livobranĉado