Ni vidis, ke en multaj lingvoj oni uzas kazojn ĉe la substantivo por distingi inter subjekto kaj objekto en propozicio kun transitiva verbo. En la plimulto el tiaj lingvoj tio okazas laŭ la sama maniero kiel en Esperanto: nome, oni uzas nominativon por la subjekto kaj akuzativon por la objekto. En tiaj lingvoj oni uzas nominativon egale por la subjekto de ĉiaj verboj – ne gravas, ĉu transitivaj (
Tamen ekzistas pluraj aliaj eblecoj. Unu el ili estas la kazosistemo ergativa . Laŭ tiu sistemo oni uzas unu kazon, la ergativon, nur por la subjekto de transitiva verbo. Por la subjekto de netransitiva verbo, oni uzas alian kazon. Ofte la kazo de la subjekto de netransitiva verbo estas sama, kiel la kazo de la objekto de transitiva; se jes, oni nomas tiun alian kazon la absolutivo. En aliaj lingvoj, oni havas malsamajn nominativon kaj akuzativon: la nominativo estas uzata ĉe netransitiva verbo, la ergativo kaj la akuzativo ĉe transitiva. La esenco de la kazosistemo ergativa, do, estas ke en frazo kiel ‘la hundo vidis la katon’, ‘la hundo’ akceptas alian kazon ol en frazo kiel ‘la hundo dormas’. Ergativa sistemo troviĝas en pluraj lingvoj tra la mondo: interalie en la vaska (eŭskera) de okcidenta Eŭropo; en la avara de norda Kaŭkazo kaj en pluraj aliaj kaŭkazaj kaj ĉerkesaj lingvoj; en la eskima kaj la ĉinuka de norda Ameriko; kaj en la djirbala de Aŭstralio. Ĝi troviĝas ankaŭ en la hindia, sed nur ĉe perfektaj verboformoj: morfologie, la hindia substantivo havas du kazojn, la rektan kaj la oblikvan, el kiuj kaj la subjekto kaj la objekto de imperfekta verbo akceptas la rektan kazon; la ergativo, uzata por la subjekto de perfekta verbo, konsistas morfologie el la oblikva kazo kaj postpozicio. Efektive, la hindia ekzemplo (1c), kiun ni jam konsideris, havas ergativon ĉe sia subjekto. Cetere, la kazosistemo en frua stadio de la prahindeŭropa lingvo estis, laŭ la opinio de kompetentuloj, sistemo ergativa.
4.6 Aliaj kazoj
La distingado inter subjekto kaj objekto ne estas la sola, aŭ eĉ la ĉefa, funkcio de la kazoj en multaj lingvoj. Eĉ en la Internacia Lingvo la akuzativo havas kelkajn aliajn funkciojn:
(3)
Akuzativo de daŭro:
Mi jam tridek jarojn estas tombisto z
Akuzativo de direkto (almovo):
La birdo flugis en la ĝardenon z
Akuzativo de mezuro:
Li kuris tridek kilometrojn z
Akuzativo de tempopunkto:
Vaŝington estis naskita la dudek-duan de Februaro z
Kiel konate, la menciitajn sencojn de akuzativo en Esperanto oni povas ekspliki per la teorio, ke la akuzativa finaĵo anstataŭas prepozicion:
Efektive, kiam ni konsideras la ceterajn kazojn ekzistantajn ĉe substantivoj en diversaj lingvoj, ni trovas ke por la koncepto aŭ rilato, kiun unu lingvo esprimas per kazo, alia lingvo povas uzi prepozicion aŭ similan apartan vorton rilatindikan.
Ekzemple, multaj lingvoj havas kazon nomitan la
Ankoraŭ aliaj lingvoj esprimas la saman rilaton ne per kazo, nek per apudmeto, sed per aparta vorteto. Tion ni faras en Esperanto, uzante la prepozicion