El la diversaj eblaj morfologiaj rimedoj por distingi inter la subjekto kaj la objekto, la akuzativa morfemo de Esperanto estas maksimume simpla. La posedo de tiu morfemo /n/, markilo de la akuzativo, ja ebligas al ni variigi la ordon sen danĝero de konfuzo. Se ni ne havas ĝin, aŭ alian morfologian markilon, ni estus katenitaj al fiksita ordo; kun ĝi, ni povas ĝui liberan ordon. Tiu libereco de la ordo de frazelementoj havas du ĉefajn avantaĝojn. Unue, ĝi ebligas al la komencanto reteni la ordon de frazelementoj, kiun li uzas en sia gepatra lingvo kaj kiu por li prezentas la naturan ordon de liaj pensoj – ne gravas, ĉu lia denaska lingvo apartenas al la tipo verb-unua, verb-dua, aŭ verb-lasta. Retenante tiun ordon, tia komencanto ne riskas diri sensencaĵon, ambiguaĵon, aŭ frazon alisignifan ol tiu, kiun li intencis. Komparu la sorton de la lernanto de la angla, la franca, aŭ la ĉina! Due, por tiuj, kiuj bone posedas la lingvon kaj lernis manipuli ĝin, la libereco de ordo liveras riĉan trezoron: jen ni emfazas iun frazelementon, metante ĝin en ekstrema pozicio, jen ni faciligas la konstruon de longa frazo, atendigante longan aŭ pezan elementon ĝis la fino de la propozicio, jen ni simple aldonas varion kaj intereson al nia stilo, evitante la ĉiaman rigidan SVO kiun la angla trudas en preskaŭ ĉiu indika transitiva ag-propozicio.
4.4 Ec-propozicioj
En multaj frazoj ne troviĝas rekta objekto. Tiel estas en ĉiu propozicio, kies verbo estas netransitiva, ekzemple
Speciala subklaso de netransitiva verbo estas kopulo , t.e. verbo de la speco
Do kion ni povas diri pri la ordo de la frazelementoj en ec-propozicio (kiel Plena Gramatiko nomas tiajn propoziciojn kun strukturo S-kop-Predv)? En tiaj propozicioj ni ne havas akuzativon por indiki rektan objekton (ne troviĝas rekta objekto), nek ni havas specialan morfemon por indiki la predikativon. Do, uzi alian ordon ol la dominanta SVO povas teorie estigi konfuzon. Ordinare ni apartigas la subjekton kaj la predikativon per la kopulo; kondiĉe, ke ni observas tiun principon, la ebleco de konfuzo inter la du estas malgranda. Do ni libere povas rearanĝi la frazon je
Inter la eŭropaj lingvoj ni trovas unu-du strangaĵojn: la pola kaj la rusa foje uzas la instrumentalon por indiki predikativon disde subjekto. Ekster Eŭropo, la zulua havas specialan kazon por tiu celo, la tiel nomatan
4.5 La ergativo