"
UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ghia laboro esenca kondicho. Ghia sinteno estas diktata de la ideaj celoj de la Esperanto-movado. Ghi rilatas simpatie al chiuj movadoj, kiuj sur ne-politika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute au parte kun la celoj de la Asocio."Kiel oni vidas, UEA, sen malobei la Deklaracion pri Esperantismo, kontentigas ankau, almenau parte, la personan filozofion de Zamenhof, kreskigante la solidarecon inter siaj anoj pere de internaciaj servoj por ili uzeblaj.
1.3.
Kelkaj atingoj de la Esperanto-movadoa
. La unua intershtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo okazis la 20-an de Septembro 1924, kiam la ghenerala kunveno de la Ligo de Nacioj adoptis unuanime la jenan rezolucion:"
La ghenerala kunveno de la Ligo de Nacioj rekomendas, ke la shtatoj, membroj de la Ligo, konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo "klara" en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito."Obee al tiu rezolucio, la Universala Telegrafa Unio (*), en sia tutmonda konferenco en Parizo je Septembro 1925, revizis sian regularon, permesante la uzadon de Esperanto lau la artikolo 7.° paragrafo 3-a.
b
. La unua intershtata rekono de la eduka, scienca kaj kultura valoro de Esperanto okazis la 10-an de Decembro 1954, kiam la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo adoptis la jenan rezolucion:"
La Ghenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ghenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;Notas
la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intershanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;Rekonas
, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;Notas
, ke pluraj Shtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki au ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Shtatojn-Membrojn informadi la Gheneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;Komisias
la Gheneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambau organizajhojn."Por klarigi tiun rezolucion, jen kelkaj celoj kaj idealoj de UNESKO: defendo de la paco per pli bona komprenigho inter la popoloj kaj per la respektado de la homaj rajtoj; disvastigo de la kulturo kaj edukado; intelekta kaj morala solidareco de la homaro; intershangho de ideoj, scioj kaj personoj; internacia kooperado sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo; venkado de malfacilajhoj, kiujn kreas la diverseco de lingvoj; antauenigo de edukado al monda civitaneco; diskonigo de klasikaj kaj nuntempaj verkoj per tradukoj; diskonigo de sciencaj scioj; normigo de teknikaj terminologioj; faciligo de libera disvastigo de ideoj skribe, parole kaj bilde...
c
. La 8-an de Decembro 1954 la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo aprobis konsultajn rilatojn inter UNESKO kaj UEA. Tio donas al chi lasta la rajton "esti konsultata en chiuj aferoj koncernantaj la kompetentecon kaj sferon de aktiveco de UEA. Praktike tio signifas la rajton doni sian opinion pri chio, kio koncernas la lingvan demandon en internaciaj rilatoj. Siavice, asocio kun konsultaj aranghoj devas interalie helpi lau siaj eblecoj la efektivigon de la programo de UNESKO..." (**)