Tamen tiu chi skribajho pravigas sian aperon per la fakto, ke antaujughulo ne limigas al si la efikon de sia misa jugho, sed influas negative sur pli-malpli grandan grupon da personoj, precipe se li estas profesoro, jhurnalisto au verkisto. Mi memoras, ke ghis mia 33-jaragho mi ne akceptis Esperanton tial ke, che la universitato de mi vizitata, lerta profesoro, kiun mi tre estimis, diradis, ke artifikajhoj ne prosperas sur la lingva kampo.
Do chi tiu libro celas esti utila al neesperantistoj (en siaj naciaj tradukoj) sed ankau al esperantistoj. Al la unuaj, klarigante, kio estas Esperanto, kiuj estas ghiaj celo kaj atingoj, kaj montrante, ke chiuj argumentoj kontrau la Internacia Lingvo malpravas. Al la duaj, prezentante faktojn necesajn por informadi pri Esperanto kaj rebati la chefajn atakojn kontrau ghi.
La aktualecon de la enhavo chi pritraktata pruvas la fakto, ke en la 61a Universala Kongreso, okazinta en Ateno en 1976, unu el la plej homplenaj kaj viglaj debatoj okazis pri la temo "Kiel nuntempe argumenti por Esperanto". La gvidantaro de la diskutado prenis kiel deirpunkton ghuste la liston ellaboritan de s-ro Gian-Carlo Fighiera.
1.2.
Kio estas Esperanto kaj Esperantismo"
Esperarito estas lingvo internacia kaj neutrala, kreita de L. L. Zamenhof kaj publikigita de li en 1887" (PIV)."
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenighadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj. Chiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas" (el la "Deklaracio pri Esperantismo" aprobita en la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bulonjo che maro, en 1905, kaj ankorau nun valida).El tiuj du difinoj klare oni perceptas, ke Esperanto
estas nur lingvo neutrale homa, kaj ne filozofio au religio, ke Esperanto ne celas anstataui naciajn lingvojn en iliaj koncernaj landoj, kaj fine ke Esperantismo ne respondas por aliaj ideoj au esperoj, kiujn tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo.Tamen Zamenhof mem havis ideojn pli ampleksajn pri Esperanto, char li intencis per ghi alproksimigi la homojn inter si ne nur materie sed precipe kore. Kaj por efektivigi tiun idealon li forlasis la gvidadon de la esperanta movado kaj sin dedichis, kiel privata esperantisto, al la disvastigo de filozofia sistemo, kiun li nomis "homaranismo", kies difino estas: "doktrino postulanta, ke chiu rigardu kaj amu chiulandajn homojn kiel siajn fratojn".
Por reprezenti oficiale la esperantistojn el chiuj landoj fondighis en 1908 UEA, kies celoj estas:
"
a. disviastigi la uzadon de la Internacia lingvo Esperanto;b
. plifaciligi la chiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko au lingvo."
Ghi povas atingi tiujn chi celojn per jenaj agadoj:1.
kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi che ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj:2. ...
3.
krei intemaciajn servojn uzeblajn dis chiuj homoj, kies intelektaj au materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia genta au lingva teritorio.4. ...
5. ...
(el la Statuto de UEA)
En tiu sama Statuto, che la paragrafo 4. "neutraleco", oni legas:
"
UEA estas neutrala rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj.