La subskribintoj, membroj de l' Akademio de l' scienco, konvinkitaj, ke la alpreno de la helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus konsekvencojn de nemezurebla graveco, vidpunkte al la progreso de l' sciencoj kaj de aliaj aplikoj, ke ghi ebligas etendi la disradiadon de la franca scienco eksteren, kaj per tio la intelektan influon de nia lando, esprlmas la deziron:
1. ke la instruado de tiu chi lingvo, chefverko de logiko kaj simpleco, estu enkondukata, almenau kiel nedeviga, en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj de chiuj instruejoj;
2. ke, en la internaciaj kongresoj, ghi estu akceptata kiel oficiala lingvo egalrajte al naciaj lingvoj ghis la momento, klam la sperto pruvos, ke ghi kapablas farighi ilia sola oficiala lingvo;
3. ke la atento de la direktoroj de sciencaj au teknikaj eldonejoj estu altirata al la intereso, kiun prezentus al ili la uzado de tiu chi lingvo en iliaj publikajhoj destinitaj por la eksterlando;
4. ke de nun la sciencistoj kaj teknikistoj pretighu por uzi ghin en siaj rilatoj kun siaj eksterlandaj kolegoj kaj konigu poste al ili, ke ili estas pretaj uzi ghin;
5. ke komisiono estu elektata por prepari kaj ellabori la vortarojn de la puraj sciencoj en Esperanto, kaj, ke la teknikaj societoj estu instigataj fari la samon pri sia specialeco.
(Aprobita en la jaro 1921).
PROMESO
DE 85 JAPANAJ SCIENCISTOJ"La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj au individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo "homo sapiens"... La subskribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la internacia kunlaboro de la scienculoj.
"Kelkaj el ni jam delonge tion... praktikas; kaj kvankam niaj verkoj en Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj hazarde, tamen ehhoj el eksterlando ne estis malgrandaj. Estas antauvideble, ke ni vekos multe pli grandan ehhon, se ni agos sisteme kaj kolektive. Al la europaj kaj amerikaj sciencistoj estas preskau nebezone speciale lerni Esperanton por legi Esperantajn traktatojn... Ni estas certaj, ke niajn ekzemplojn baldau sekvos alilandaj kolegoj kaj tio malfermos la vojon al plifaciligo de la internacia kunlaborado de la sciencistoj."
(Augusto 1950)
REZOLUCIO
DE 20 CHINAJ UNIVERSITATAJ PROFESOROJ"La sciencistoj, kiuj parolas aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia vivtempo por ellerni 4 au 5 fremdajn lingvojn, char alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn, des malpli fari ian indan kontribuon. Tia tro da konsumo de tempo kaj de energio estas vere nekomprenebla perdego de la scienco. Ni volas adopti la simplan facile lerneblan lingvon internacian Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado kaj por publikigi niajn verkojn en ghi."
(Majo 1951)
SIR
WILLIAM RAMSAY (1852-1916)profesoro d-ro, angla fizikisto kaj hhemiisto, Nobel-premiito.
"La hhemio, kiu havas kisl sian kampon de aktiveco la universon, devas posedi universalan lingvon. Se oni pensas al la laboro, kiu nun estas farata por la scienco en Rusujo kaj en Japanujo, kiel ankau al la laboro, kiu realighos kiam la forta kaj viva inteligento de chinoj dedichos sin al tiu chi brancho de homa aktiveco, oni vidas la neceson utiligi Esperanton por komunikadi kun tiuj chi popoloj, se oni volas eviti studadon da komplikitaj lingvoj, kaj tute aparte de la lingvo china kun ghiaj 30.000 signoj, el kiuj chiuj reprezentas unu ideon."
Prof. d-ro Ivo Lapenna. "La Intemacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39
LOUIS
LUMIERE (1864-1948)franca hhemiisto, eltrovinto de la kinematografo
"Mi estas konvinkita, ke la gheneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej felichajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco."
Prof. d-ro Ivo Lapenna. "La Internacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39
AUGUST
FOREL (1848-1931)profesoro d-ro, svisa neuropatologo, psikiatro, entomologo
"Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetikan kaj bonsonan mondlingvon. Ghi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla.
Sufichas chie instrui ghin en la lernejoj por ekhavi sur la tuta tero simplan, reciproke kompreneblan lingvon.
Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkighis pri tio che la internacia Esperanto-kongreso en Ghenevo. Per Esperanto homoj de chiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ghia literaturo estas jam tre ampleksa.
Ne estas vere, ke la uzado de Esperanto ne estas praktike realigebla. Tiu chi lingvo uzighas jam multe kaj al ghi mankas ankorau nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilajhojn che la kreo de diversaj esprimoj.