"Mi skribas al vi pri via projekto aldoni Esperanton al hispana kaj franca lingvoj en viaj elementaj lernejoj, kaj starigi kurson de Esperanto por instruistoj. Mi ne deziras iel ajn subtrahi el la valoro de aliaj lingvoj nun instruataj, sed mi opinias, ke instruado de Esperanto en elementaj gradoj prezentas multajn elstarajn avantaghojn:
1. Eksperimentoj montras, ke Esperanto estas bonega elirpunkto por lernado de aliaj lingvoj, char pro la simpleco de strukturo kaj vorttrezoro, ghi rompas la reziston de ordinara unulingva lernanto, kaj samtempe konstruante la fremdvortscion, ghi donas memfidon kaj instigas la lernanton lerni aliajn lingvojn.
2. Aldone, pro la sufiche granda nombro de esperantistoj en chiuj landoj en la mondo, la lerninto de Esperanto preskau certe trovos samlingvanojn chie. En landoj kiel Japanujo au Brazilo, ekzemple, sen scio de japana au portugala lingvo, li havos pli bonan shancon trovi esperantistojn ol parolantojn de germana au rusa lingvo.
3. Fine, pro la mondperspektivo de Esperanto, ghi kontribuas al formado de mondkulturo ghis pli alta grado ol iu ajn nacia lingvo, kiu nur donas konon de la kulturo de la nacio au nacioj, al kiuj specifa lingvo apartenas, sed samtempe tendencas izoli la lernanton de aliaj kulturoj.
Mi kredas, ke la mondo bezonas (multe nun, treege estontece) unu komunan lingvon, per kiu chiuj homoj povos libere interkomuniki sen distordo. Mi volonte akceptus nacian lingvon en tia rolo. Ghis nun, tamen, chiuj klopodoj adopti nacian lingvon kiel komunan lingvon malsukcesis. Konstruita lingvo kiel Esperanto, kiu enhavas la avantaghon de absoluta neutraleco, facila lernado, tuta fonetikeco kaj normigo, eble sukcesos kie la naciaj lingvoj malsukcesis."
Letero al d-ro Karl Schevill. Edukada Fako, Universitato de California, en oktobro 1964.
"Esperanto", januaro 1965, p. 9
"Tute ssn fanatikeco, tute sen insisto, ke oni devas elekti Esperanton au nenion; ne rifuzante la eblecon de alia elekto kaj mian propran cedan akcepton de tiu elekto; plene komprenante, ke malgrau multjara studado de la problemo mia opinio estas nur persona opinio, kiun mi tute ne deziras perforte trudi, mi devas tamen konkludi, ke Esperanto shajnas al mi la plej logika, kvankam tute ne la sola ebla, kandidato por la ofico de internacia idiomo."
"What's in a World? Language Yesterday, Today, and Tomorrow", New York: Hawthorn Books, 1968
* * *
Lau la antaujugho chi tie analizata "Esperanto ne havas la flekseblecon kaj la precizecon de la germana lingvo".
Ni respondu al tio.
Pri la precizeco ni jam sufiche klarigis sur p-o 8.
Pri la fleksebleco ni nur menciu la jenajn faktojn: la vortordon, kiu povas esti tre libera dank'al la ekzisto de la akuzativo (vidu paghon 8); la vortfaradon, kiu permesas kun granda facileco uzi esprimojn tute ne konatajn en naciaj lingvoj, ekzemple: el jes
, adverbo, oni povas formi la verbon jesi, "diri jes"; el sufkso kiel eg, estas eble konstrui adjektivon: ega, "granda"; el prepozicio kiel per oni povas formi verbon, substantivon ktp: peri, peranto ktp.La facila kunmetado de vortoj estas plia grava helpilo por la fleksebleco, ekzemple:
"persono el la sama raso": samrasano
"labori per la manoj": manlabori
;"lau sia volo": lauvole
.* * *
Fine mankas nur konsideri la aserton: "Esperanto ne havas la grandan disvastighon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."
Fakte tio okazas; la disvastigho de Esperanto inter sciencistoj kaj en nesciencaj rondoj estas nekontentiga. Nekontesteble se iu junulo volus akiri nuntempe universitatan klerecon pere de Esperanto, ekzemple pri inghenierarto au medicino, li ne sukcesus char ankorau ekzistas malmultaj esperantaj libroj en tiuj fakoj. Sed tio ne estas manko apartenanta ekskluzive al Esperanto: ghi okazas en multaj landoj, ekzemple en Brazilo, kie universitatano ne malofte devas scipovi du au tri lingvojn por kontentige sekvi sian kurson.
Kontraustari Esperanton tial, ke ghi ankorau ne estas sufiche disvastigita estus kvazau, en la komenco de la 19a jarcento, opozicii al la ideo pri sendependigo de Brazilo, per la argumento ke la plimulto de la amerikaj landoj estas ankorau kolonioj; au nuntempe kontraustari la klopodojn de la subevoluintaj landoj por ilia disvolvigo, sub la preteksto, ke malbonaj ekonomiaj, kulturaj kaj sanitaraj kondichoj regas en la plej granda parto de la mondo.
Esperanto havas chion por ighi sufiche disvastigita sur la scienca kampo: simplecon, logikon, precizecon kaj, ne laste, neutralecon. Kaj altvalora estos la kontribuo de la Intemacia Lingvo al la scienco: ghi permesos al la sciencamantoj, ke ili dedichu sin plene al la studado de scienco, sen konsumado de tempo pro ellernado de du, tri au kvar fremdaj lingvoj. Dank' al tio kaj al la facileco, kiun Esperanto alportas por ke la sciencistoj komunikighu inter si, oni povas aserti sen troigo, ke la adopto de la Internacia Lingvo fare de sciencistoj estigos gravan progreson por la scienco.
* * *
Jen kelkaj pashoj por la adopto de Esperanto en la scienco: