Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauzighas precipe nur de diverseco en la lingvoj."
"Kendte maends udtalelser". Centra Dana Esperantista Ligo. Kopenhago. 1925
RUDOLF
DIESEL (1858-1913)d-ro, ingheniero, germano, inventinto de la dizel-motoro
"De multaj jaroj mi mem interesighas pri Esperanto. Tiu chi intemacia helplingvo plenumas bazajn kondichojn, por ke akceptu ghin plej multaj popoloj kaj ke ghi plue ekzistadu en natura ligo kun la chefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.
Chi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de ingheniero, kies klopodo estas direktita al shparo de energio... La celo de Esperanto estas shpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.
De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraustarojn, kiaj ankorau aperas kontrau enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kiilturo."
"Das Esperanto ein Kulturfaktor". 1913
ALBERT
EINSTEIN (1879-1955)hebrea fizikisto, matematikisto, Nobelpremiito
"Por la internacia komunikado la internacia interkomprenigho helpe de la internacia lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero.
Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia."
"Germana Esperanto-Revuo"
ARIE
SHTERNFELDprofesoro d-ro, rusa specialisto pri astronautiko, patro de la sovetaj sputnikoj
"Pri la esperantista movado mi vigle interesighis jam en la lernejaj jaroj. En tiu chi periodo mi ech intencis partopreni la Mondan Esperantistan Kongreson en Helsinki, tamen malhelpis min kauzoj de mi ne dependaj. En pli postaj jaroj, kiam mi komencis studojn en Francujo kaj samptempe panakire laboris en la entrepreno "Renault", en tiu chi diverslingva medio mi ankorau pli konvinkighis pri la neceso enkonduki komunan lingvon, kiel la aldonan rimedon de la interkomprenighado inter la homoj. Se temas pri miaj pluaj spertoj sur la lingva grundo, mi devas mencii mian alvenon al Sovetunio en la 1935-a jaro. kie, nekonante la rusan lingvon, dum du jaroj mi verkis miajn disertajhojn en la franca lingvo, kiuj lauvorte estis tradukitaj en la rusan. Kaj kvankam hodiau mi legas la fakan literaturon en dek unu lingvoj, kaj miaj disertajhoj estis tradukitaj en tridek unu lingvojn, mi plue akcentas kun plena konvinko, ke Esperanto estas speciale bezonata por la transdonado de la sciencaj informoj kaj por kontaktoj inter la sciencistoj. Subpremata de la multego da sciencaj okupoj mi devis interrompi mian esperantistan agadon, tamen mi sentas min plue ligita kun tiu chi movado. Mi deziras al Esperanto — en la nomo de la tuthoma civilizacio kaj paco en la mondo — pluan sukcesan evoluon."
El la Sonmagazino de Pola Radio de la 6-a de septembro 1964. Varsovio.
MARIO
TEIXEIRA DE FREITASd-ro, brazila scienculo, prezidanto de Panamerika Instituto de Statistiko
"Esperanto estas la lingvo, kiun chiuj homoj sur la tero povos lerni kaj facile uzi en rilatoj inter la popoloj, sen risko, ke unu el tiuj popoloj sentos sin ofendita en siaj naciaj sentoj kaj sen risko malaltigi sian autoritaton. Tiu chi aspirado, la plej nobla el chiuj, devas alporti plenan kaj inteligentan kontentigon, tiun spritan helplingvon, tiun belsonan elegantan lingvon internacian Esperanto, la mirindan kreajhon de la genio de Zamenhof.
Disvastighu kaj etendighu la uzado de tiu admirinda lingvo, kaj tiam chiuj homaj kampanjoj, chiuj belaj idealoj de paco, kunlaborado kaj frateco inter la homoj rapide ektriumfos."
"El Esperanto en la opinion de hombres eminentes y diversos hechos". Montevideo. 1949. P. 13, 14
F
. MAX MULLERprofesoro d-ro, angla lingvisto kaj filologo
"Mi havis ofte la okazon esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj provoj de mondlingvo. Chiu el ili havas siajn apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko inter ghiaj rivaloj."
"Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco" Letero al la eldonejo de "Posrednik" 16 aug. 1894
ANTOINE
MEILLET (1866-1936)profesoro d-ro, franca lingvisto
"La principo, sur kiu bazighas Esperanto, estas bona.
La ebleco krei lingvon artan, facile kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun chi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Chia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunkciis..."
I. Dratwer. Wypowiedzi ludzi wybitnych o jezyku miedzynarodowym. Warszawa. 1948. P. 19
MARIO
PEIprofesoro d-ro, usona populara lingvisto