– Ho ne! - ekkriis Pilato. Nun cxiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forjxeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. - Tro multe ci plendis kontraù mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj gxi iros ne al la provincestro en Antiohxion , nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kasxas en Jersxalaim kontraù la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jersxalaimon - kiel mi intencis antaùe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la sxildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni cxi tien kaj min okupi pri viaj misajxoj. Memoru mian parolon, cxefpastro. Ci vidos en Jersxalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos cxe la urbomurojn la tuta legio
Sur la vizagxo de la cxefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:
– Ci mem, prokuratoro, cxu ci kredas kion ci diras? Ne, ci gxin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jersxalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku gxin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la cxefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Cxu ci aùdas, Pilato? - cxi tiam Kajafo impone levis la manon: - Aùskultu tion, prokuratoro!
Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aùdis la bruon - kvazaù la maro torentis sub la murojn de la gxardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis levigxanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizagxen. Samtempe de malantaù, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marsxo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.
– Cxu ci aùdas, prokuratoro? - mallaùte ripetis la cxefpastro. - Ci ja ne diros, ke cxion cxi, - Kajafo levis ambaù brakojn kaj la malhela kapucxo forglitis de lia kapo, - kaùzis la mizera krimulo Bar-rabba?
Per la mandorso la prokuratoro visxis de la frunto la malvarman sxviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la cxielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaù super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntirigxis gxis la leona vosto. Li diris nelaùte kaj indiferente:
– Baldaù estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.
En elegantaj esprimoj li pardonpetis la cxefpastron kaj invitis Kajafon sidigxi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi gxis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado - kaj faros ankoraù unu ordonon koncerne la ekzekuton.
La cxefpastro gxentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la gxardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la gxardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.
Dum la sekretario plenumis la ordonon, en cxambro sxirmita kontraù la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizagxon je duono kovris kapucxo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin gxeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaùte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la gxardenon.
Tie en la cxeesto de cxiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jesxua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:
– Tre bone. - Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: - La tempo venis!
Cxiuj cxeestantoj direktis sin laù la largxa marmora sxtuparo inter la ebriige aromaj rozhegxoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraùan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jersxalaima hipodromo.