Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retrojxetinte sur la benk’apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantaù la dorso de la profesoro kvazaù dirante: «Ne spitu lin!» - sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.
– Jes, jes, certe, jes, - ekscitite parolis Berlioz, - finfine cxio cxi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto… Cxu vi venis sola aù kun via edzino?
– Sola, sola, mi cxiam estas sola, - amare respondis la profesoro.
– Do, kie estas viaj pakajxoj, profesoro, - mielvocxe demandis Berlioz, - cxu en
– Cxu mi? Nenie, - respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovagxan rigardon de sia verda okulo.
– Kiel do? Sed kie vi logxos?
– En via logxejo, - kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.
– Mi… mi tre gxojas, - ekbalbutis Berlioz, - sed vidu, en mia logxejo estos al vi malkomforte… Dum en
– Kaj la diablo, cxu ankaù la diablo ne estas? - subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.
– Ankaù…
– Ne kontraùdiru! - senvocxe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin jxetinte malantaù la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.
– Ne estas ja ia ajn diablo! - maltrafe ekkriis Ivano Nikolaicx, tute malspritigite de cxiuj cxi sensencajxoj. - Tie suficxus nenia pacienco! Vi cxesu frenezumi!
Cxi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.
– Nu, jen kio cxe vi estas vere amuza, - eligis la profesoro skuate de la ridego, - oni demandu vin pri io ajn, gxi nepre mankas! - Abrupte li cxesis ridi kaj - la fenomeno kutima cxe mensa malsano - de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitigxinte li malmilde krietis: - Cxu tamen ne estas?
– Trankviligxu, profesoro, trankviligxu, - murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. - Bonvolu resti cxi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat’angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon…
La planon de Berlioz endas taksi gxusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la gxardenplaco de la Patriarhxa lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misajxo.
– Do, vi volas telefoni… Nu, telefonu, - malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: - Tamen adiaùante mi vin petegas, kredu almenaù je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi ecx ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj gxi tuj igxos al vi prezentita .
– Bone, bone, - diradis Berlioz per false dolcxeta vocxo. Li palpebrumis al la cxagrenita poeto, kiun neniel gxojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la gxardeno, kiu estas cxe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij -strateto.
Nu, la profesoro tuj reserenigxis kaj kvazaù resanigxis.
– Mihxaelo Aleksandrovicx! - li postkriis al Berlioz.
Tiu skuigxetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaù lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn vocxtube antaù la busxo kaj kriis:
– Cxu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon ?
Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, cxu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj… Ahx, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos .
Sen atendi daùrigon Berlioz kuris pluen.
Tuj cxe la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris gxuste tiu civitano kiu antaùe, en la suna lumo, modligxis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komencigxanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn , ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj sxtrumpetoj.
Berlioz ecx pasxetis malantaùen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.
– Cxu turnokrucon vi sercxas, civitano? - per fendita tenoro demandis la individuo, - cxi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos gxuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron… resobrigan drinkon por eksa kapelestro! - la kvadratita largxasvinge demetis sian jxokean kaskedon.
Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur gxin la manon. Gxin turninte li estis pasxonta sur la relvojon, kiam en lian vizagxon sxprucis rugxa kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribajxo «Atentu tramon!»
Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja laù la nova linio . Pasinte la turnon kaj havante antaù si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidigxis.