– Cxesu simuladi! - minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, - jxus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! - li kriis furioze.
La mistera profesoro malsxate tordis sian, ecx sen tio tordan, busxon, kaj levetis la sxultrojn.
– Civitano! - denove sin enmiksis la fia kapelestro, - kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! - Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.
Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon . Sufokigxante li diris al la kapelestro:
– Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.
La kapelestro eksterordinare vigligxis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:
– Krimulo? Kiu? Kie? Cxu alilanda krimulo? - liaj okuloj gxoje ekbrilis, - cxu cxi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii «Help!», alie li eskapos. Ek, ni ambaù! Kune! - kaj la kapelestro malfermis sian faùkon.
La perpleksa poeto obeis la fi-sxerculon kaj kriis «Help!»; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.
La izola, raùka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du fraùlinoj timigite pasxis flanken, for de li, kaj li aùdis la vorton
– Ha, vi do estas lia kunulo, - kolere kriis Ivano, - cxu vi volas min moki? For!
Ivano saltis dekstren, kaj ankaù la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.
– Cxu intence vi baras al mi la vojon? - ekfuriozis Ivano, - do vin mem mi transdonu al la milicio!
Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazaù englutite de la tero.
La poeto mirkriis, rigardis cxirkaùen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis cxe la elirejo al la Patriarhxa strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Ecx pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun aùdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarhxa strateto, la kato iris sur la malantaùaj piedoj.
Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.
En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka . Malgraù cxiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliigxis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota , kie la postkuro igxis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon sxatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.
La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan aùtobuson, kiu veturis al la placo Arbat’ , kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio
La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis cxe la strat’angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed ecx pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenaù sxi ekvidis la katon sin trapusxi en la vagonon, sxi kriis bolante pro furiozo:
– La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Husx! Malsupren, aù mi vokos la milicion!
Nek la konduktorinon nek la pasagxerojn surprizis la cxefajxo: ke kato provas envagonigxi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke gxi volas pagi!
La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankaù disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino gxi tuj cxesigis sian avancadon, forlasis la vagonsxtupeton kaj kaùris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalsxnuron kaj la tramo ekmovigxis, la kato kondutis kiel cxiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte cxiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantaùan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kaùcxukan tubon fiksitan cxe la malantaùa vando kaj forveturis, tiel sxparante dek kopekojn.
Okupite pri la sentaùga kato, Ivano preskaù perdis la cxefan el la tri, la profesoron. Felicxe, tiu ankoraù ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis cxe la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato