La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantaù la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris pasxon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazaù sur glacio, sxovigxis sur la pavimsxtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.
Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte pusxigxis kontraù la pavimo. Li ankoraù havis la tempon vidi en la alto - sed cxu dekstre aù maldekstre, tion li jam ne komprenis - la orizitan lunon. Li ankoraù sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizagxon de la tramkondukistino kaj sxian skarlatan kaptuketon . Berlioz ne kriis, sed cxirkaù li la tuta strato sxrikis per histeriaj inaj vocxoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono klinigxis antaùen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj sxutigxis el gxiaj fenestroj. Cxi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: «Cxu…?» Ankoraù unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, gxi jam estis dispecigxanta, poste igxis mallume.
La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarhxa aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo gxi saltetante ruligxis sur la pavimsxtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.
Gxi estis la fortrancxita kapo de Berlioz.
4
Finfine cxesis la insxrikoj, estingigxis la orelbora fajfado de la milicianoj , du ambulancoj estis forportintaj: la unu - la senkapan korpon kaj la detrancxitan kapon al la kadavrejo, la alia - la belan kondukistinon vunditan per vitrorompajxoj, la balaistoj kun siaj blankaj antaùtukoj jam forigis la vitropecojn kaj sxutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaicx plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.
Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.
Impetinte cxe la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidajxo lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj gxissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li jxus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste - la kapo…
En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj vocxoj, sed la vortojn Ivano Nikolaicx ne perceptis.
Subite antaù li interpusxigxis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriacxis al la alia, preskaù en la orelon de la poeto:
– Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas sxia farajxo! En la butiko sxi acxetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraù la turnokruco la litrujo rompigxis. La tuta jupo makuligxis, sxi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn…
El cxio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton:
– Anjo… Anjo?! - li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis cxirkaùen, - atendu do, atendu…
Al la vorto
Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, cxar Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, gxi ne okazos! Ecx pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortrancxos virino, cxu? Jes, gxuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?
Ne restis ecx ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antaùe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: «Neniel li estas freneza, gxi estas stultajxo!»; kaj la dua: «Cxu li mem cxion cxi arangxis?»
Pardonon, sed kiel li povus fari tion?
– Nu, spit! Tion ni ekscios!
Strecxeginte sian volon, Senhejmulo sin igis levigxi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentigxis, ke felicxe, tiu ankoraù ne foriris.
En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarhxa lageto brilis la ora luno, kaj sub la cxiam trompaj lunradioj sxajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.
La almiksigxema ekskapelestro okupis gxuste la lokon kie antaù nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano igxis ecx pli abomena ol antaùe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.
Sentante froston en la koro, Ivano proksimigxis al la profesoro, rigardis lin en la vizagxon kaj konvinkigxis, ke gxi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.
– Nun vi konfesu, kio vi estas? - obtuze demandis Ivano.
– Ne kompreni… rusa paroli…
– Oni ne komprenas! - de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.