Irante plu, supren kaj malsupren, laùante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj - gxis la kolonara salono, kie la onklino iam gxuis la komedion de sia genia nevo.
Do, apenaù enirinte Gribojedovon, cxiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la felicxuloj
Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaù la situacion de la vizitanto. Cxar tio, kion li vidis en la supra etagxo, estis ja ne cxio, ecx ne cxio precipe enviinda. La tutan ter’etagxon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis gxin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke gxi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj cxevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur cxiu tablo staris lampo vualita per sxalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri cxiu ajn pasanto - sed ankaù pro tio, ke per la kvalito de siaj mangxajxoj Gribojedovo tute eklipsis cxiun ajn restoracion en Moskvo, kaj cxar tiuj mangxajxoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.
Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aùtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aùdis cxe la fera krado de Gribojedovo:
– Kie vi hodiaù vespermangxos, Ambrozo ?
– Stranga demando, memkomprene cxi tie, kara Foko ! Arcxibaldo Arcxibaldovicx flustris al mi hodiaù, ke laùkarte estos sandroj
– Bone vi scias arangxi vian vivon, Ambrozo! - sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.
– Ne temas pri speciala scio, - respondis Ambrozo, - tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaù en
– Mi ne persvadas vin, Ambrozo, - pepis Foko. - Hejme oni povas vespermangxi.
– Grandan dankon, - trumpetis Ambrozo, - mi imagas vian edzinon arangxi en la komuna kuirejo , en kaseroleto, amatorajn sandrojn
Ah-ha-ha… Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelajxo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en argxentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj fresxa kaviaro? Pri la ovoj
Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Mihxaelo Aleksandrovicx pereis cxe la Patriarhxa, nur unu cxambro estis prilumata en la supra etagxo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.
Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de