La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo pasxis sur la verandon. Cxi tiam cxiuj vidis, ke ne fantomo gxi estas, sed Ivano Nikolaicx Senhejmulo, famega poeto.
Nudpieda, li surhavis dissxiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkrocxita per sendangxera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edzigxritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis fresxe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estigxinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la krucxo oblikve tenata de kelnero.
La poeto levis la kandelon super la kapon kaj laùte diris:
– Saluton, kunfratoj! - post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: - Ne, cxi tie li ne estas!
Aùdigxis du vocxoj. Baso diris senkompate:
– Jen prete. Drinkuldeliro .
La dua vocxo estis ina, gxi timigite ekkriis:
– Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?
Cxi tion Ivano Nikolaicx aùdis kaj respondis:
– Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj cxi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon dissxiris! - Li denove levis la kandelon kaj kriis: - Fratoj en la literaturo! (Lia raùka vocxo igxis pli forta kaj arda.) Aùskultu min cxiuj!
– Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? - eksonis vocxoj el cxiuj direktoj.
– La konsilisto! - respondis Ivano, - kaj tiu konsilisto jxus cxe la Patriarhxa mortigis Micxjon Berliozon.
Cxi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj cxirkaù la flameto de Ivano arigxis densa amaso.
– Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, - aùdis Ivano nelaùtan kaj gxentilan vocxon tute proksime al sia orelo, - kiel do, mortigis? Kiu mortigis?
– Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! - respondis Ivano rigardante cxirkaùen.
– Kiu estas lia familinomo? - nelaùte demandis la vocxo.
– Nu jes, la familinomo! - afliktite kriis Ivano, - se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi gxin sur la vizitkarto… Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komencigxas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komencigxas per vo? - metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: - Vo, vo, vo ! Ve… va… Vasxner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? - La haroj sur la kapo de Ivano hirtigxis pro la strecxo.
– Cxu Vulf? - per malforta vocxeto kriis virino.
Ivano ekkoleris.
– Ino! - li mugxis, sercxante sxin per la okuloj. - Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo… Ne, tiel mi gxin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankoraù du aliaj: iu kvadratita longulo… la nazumo fendita… kaj kato, nigra, dika. Mi dume trasercxos Gribojedovon, mi antaùflaras lin cxi tie!
Febre Ivano dispusxis la cxirkaùstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Aùdigxis la vorto: «Kuraciston!» - kaj ies afabla, karnodika vizagxo, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antaù Ivano.
– Kamarado Senhejmulo, - ekparolis la vizagxo per jubilea vocxo, - trankviligxu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni cxiuj amata Mihxaelo Aleksandrovicx… ne, simple, de Micxjo Berlioz. Ni cxiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos…
– Vi, - akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, - cxu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultajxoj! Kreteno!
– Kamarado Senhejmulo, tamen permesu… - diris la vizagxo rugxigxante, pasxante malantaùen kaj jam bedaùrante sian intervenon.
– Ne, al vi mi permesos nenion, - kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaicx.
Spasmo tordis lian vizagxon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj largxasvinge batis la kompateman vizagxon sur la orelon.
Cxi tiam oni ekhavis la ideon jxeti sin sur Ivanon - kaj sin jxetis. La kandelo estingxigxis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizagxo tuj frakasigxis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente aùdeblan ecx sur la bulvardo, kaj sin defendis. Sxutigxante de la tabloj tintis vazaro, sxrikis virinoj.
Dum la kelneroj ligis la poeton per visxtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.
– Cxu vi vidis, ke li estas en kalsono? - trankvile demandis la pirato.
– Sed Arcxibaldo Arcxibaldovicx, - malkuragxe respondis la pordisto, - kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de
– Cxu vi vidis, ke li estas en kalsono? - ripetis la pirato.
– Tamen Arcxibaldo Arcxibaldovicx, - la vizagxo de la pordisto igxis purpura, - kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj…