Ekdancis Gluhxarjov kun la poetino Tamara Lun’arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Cxifoncxi , la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto
Fandigxante en sxvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkrucxojn, raùke kaj malame kriis: «Pardonon, civitano!» Vocxo komandadis per vocxtubo: « Karsa sxasxliko , unu! Salmo, du! Tripajxo vilagxeska!!» La akuta vocxo nun ne kantis sed hurlis: «Haleluja!» La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.
Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj regxe cxirkaùrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed largxan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko cxirkaùligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super gxi la nigra mortostandardo kun kranio.
Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en gxi riskemaj flibustroj, ne cxasas ilin korveto, ne sternigxas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio - gxi estas, estas la fera krado kaj malantaù gxi la bulvardo… Kaj fandigxas la glaco en la kaliko, kaj cxe la apuda tablo vidigxas ies sangosxvelaj bov’okuloj, kaj la timo, timo… Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!
Subite cxe tablo ekflirtis la vorto: «Berlioz!» Subite la jxazo disfalis kaj eksilentis, kvazaù frakasite per pugnobato. «Kio, kio, kio, kio?!!» - «Berlioz!!!» Jen tie, jen tie for, oni saltstarigxas, oni ekkrietas…
Ho, alta ve-ondego levigxis cxe la terura novajxo pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, cxi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste gxin sendu.
Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial gxin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Cxio estas finita, ni ne trosxargxu la telegrafon.
Jes li mortis, mortis… Sed ni ja vivas!
Jes, levigxis la alta ve-ondego, gxi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj - komence kasxe, sed fine tute sengxene - drinketis kaj almangxetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn
Kompreneble, la pianon oni sxlosis, la jxazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis cxiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciigxis, ke el la kadavrejo venis Jxeldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastigxis la famo, ke gxuste li anstataùos Berliozon. Jxeldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komencigxis kunsido por trakti la urgxajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj cxion ceteran kio koncernis la funebran eventon.
Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun gxi vivus gxis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.
Unuaj alarmigxis la fiakristoj, atendantaj cxe la pordego de Gribojedovo. Oni aùdis iun el ili, levigxintan de la kondukbenko, ekkrii:
– Oh ho! Vi nur rigardu!
Tujsekve cxe la fera krado subite ekbrilis flameto movigxanta al la verando. Homoj cxe la tabloj duon-ekstaris strecxante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam gxi atingis la vitkradon, cxiuj rigidigxis cxe la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj largxe malferminte la okulojn. La pordisto, jxus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, gxin surtretis kaj movigxis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio - sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.