– Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, - respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, - tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Cxu vi aùdas tion?
La malesperigxinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj insxrikojn.
– Nu, kion mi faru pri vi pro tio? - demandis la flibustro.
La vizagxo de la pordisto igxis tifkolora, la okuloj vitrigxis. Al li sxajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, cxirkaùvolvis flama silko. Malaperis la surcxemizo kaj la frako, super la largxa leda zono montrigxis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita cxe la antaùtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbusxigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la sxultrojn, li ecx ekaùdis la ondoplaùdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn moligxi. Sed cxi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.
– Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere igxu pregxeja gardisto. - Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: - Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. - Li aldonis: - Fajfu!
Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj cxirkaùantaj la gxardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazaù pupo, kiu, superversxite je larmoj, sufokate de ili, kracxadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:
– Merdulo!
La sxoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian cxevalon, frapis gxin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:
– Jen kurcxevalo! Mi jam veturigis al la psika!
Cxirkaùe zumis la hom’amaso, komentante la senprecedencan okazajxon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finigxis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfelicxulon Ivano Nikolaicx kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.
6
Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antaù nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, pasxis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La visxtukoj, per kiuj antaùe estis ligita Ivano, amase kusxis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.
Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin paligxis, tusis kaj nekuragxe diris:
– Bonan vesperon, doktoro.
La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.
Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.
– Jen, doktoro, - ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, - la famega poeto Ivano Senhejmulo… kaj… nu, ni timas, cxu tio povas esti la drinkuldeliro…
– Cxu li multe drinkadis? - tradente demandis la kuracisto.
– Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke…
– Cxu li cxasas blatojn, ratojn, diabletojn aù sxtelkurantajn hundojn?
– Ne, - tremeris Gruntin, - mi vidis lin hieraù kaj hodiaù matene. Li estis tute sana…
– Kial li estas en kalsono? Cxu vi prenis lin el la lito?
– Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion…
– Ah ha, ah ha, - tre kontente diris la kuracisto, - nun, kial tiu skrapvundo? Cxu estis interbatado?
– Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun… kaj aliajn…
– Jes, jes, jes, - diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: - Bonan vesperon!
– Saluton, sabotulo ! - kolere kaj laùte respondis Ivano.
Gruntin tiom konfuzigxis, ke li ecx ne kuragxis rigardi al la gxentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendigxis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li sxovis ilin en la glutean posxon kaj demandis Ivanon:
– Kiom vi agxas?
– Iru vi cxiuj al la diablo, finfine! - insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.
– Kial vi koleras? Cxu mi diris al vi ion malagrablan?
– Mi agxas dudek tri jarojn, - ekscitite ekparolis Ivano, - kaj mi oficiale plendos kontraù vi cxiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, - li aparte sciigis al Gruntin.
– Kaj pri kio vi volas plendi?
– Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! - kolerege respondis Ivano.
Cxi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciigxis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili igxis denove klaraj.
«Terure!» - konsternite pensis Gruntin, «sxajnas, ke li fakte estas tute normala! Ahx, kia misajxo! Nu gxuste, kial do ni venigis lin cxi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita…»