La beletristo Banajlov - kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo - elposxigis la horlogxon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris gxin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaùcxukplandumajn sxuojn.
– Tamen! - grumblis Dufratskij.
– Versxajne, sur la bordo de Kljazma perdigxis nia bravulo, - per brusta vocxo reagis Anastazia Lukinisxna Neprova , Moskva orfino el negocista familio, kiu igxis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseùdonimo
– Pardonon! - aùdace ekparolis Nukacxov, aùtoro de popularaj skecxoj. - Ankaù mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufigxadi cxi tie. La kunsido ja devis komencigxi je la deka, cxu?
– Tiom bone estas nun cxe Kljazma, - incitis la cxeestantoj Navigaciisto
– Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, - malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Poprihxin.
– Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, - basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.
Gxojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto
– Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia
– Trimil cent dek unu, - ensxovis iu el la angulo.
– Nu jen, daùrigis la Navigaciisto, - kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni…
– La generaloj! - rekte enhakigxis en la disputon la scenaristo Gluhxarjov.
Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.
– Tiu havas por si sola kvin cxambrojn en Parodiklino, - postdiris Gluhxarjov.
– Laùrovicx por si sola havas ses, - ekkriis Deniskin, - kaj la mangxocxambron tegitan je kverko.
– Eh, nun gravas ne tio, - basis Ababkov, - gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.
Estigxis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laùrovicx, eksciis, ke Laùrovicx estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive mishumorigis cxiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.
– Li povus almenaù telefoni! - kriadis Deniskin, Gluhxarjov kaj Kvant.
Ahx, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kusxis tio, kio antaù nelonge estis Mihxaelo Aleksandrovicx.
Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguligxinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaùaj dentoj, la kapo kies malklarigxintajn apertajn okulojn ne gxenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kusxis amaso de krustigxintaj vestajxoj.
Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de
La aùtomobilo unue venis al Jxeldibin kaj antaù cxio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la logxejo de la viktimo (estis preskaù noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste cxiuj veturis al la kadavrejo.
Nun la starantaj apud la korporestajxoj interkonsiladis, kio estos pli bona: cxu suturi la fortrancxitan kapon al la kolo, aù simple, antaù ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko gxis la mentono.
Jes, Mihxaelo Aleksandrovicx nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indignigxadis Deniskin, Gluhxarjov, Kvant kaj Banajlov. Gxuste je la noktomezo cxiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etagxon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, cxar sur la verando, kompreneble, cxiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermangxi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.
Kaj gxuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, sxutigxis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira vocxo tuj despere kriis laù la muziko: « Haleluja !!» Tio estis la fama jxazo de Gribojedovo. La sxvitmalsekaj vizagxoj kvazaù eklumis, sxajnis, ke vivigxis la cxevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj igxis pli helaj, kaj subite, kvazaù elcxenigxinte, ekdancis ambaù salonoj kaj post ili ekdancis la verando.