– Permesu, kien vi volas iri? - ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, - tiom malfrue, en nuraj subvestoj… Vi malbone fartas, restu cxe ni!
– Lasu min trairi, - diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antaù li la vojon al la pordo. - Cxu vi lasos min aù ne?! - per terura vocxo kriis la poeto.
Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran suprajxon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.
– Cxu tiel? - Ivano sovagxe rigardis cxirkaùen kvazaù cxaskaptito, - bonege! Adiaù!… - kaj li jxetis sin kap’antaùe en la fenestrokurtenon. Aùdigxis knalo, sed la nerompebla vitro malantaù la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:
– Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!… Lasu! Lasu do!
Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forsxiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte cxirkaùpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano moligxis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankoraù kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.
– Banditoj! - li kriis saltlevigxante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenaù lasite li denove ekstaris, sed cxi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovagxete rigardis cxirkaùen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.
– Do, malliberigita, - li diris, ankoraùfoje oscedis, subite kusxigxis, la kapon li metis sur la kusenon, infane sxovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: - Estu do tiel… vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato… Pilato… - cxi tiam li fermis la okulojn.
– Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, - ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermigxis, malantaù gxi vidigxis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enruligxis tabulkusxejo sur kaùcxukizitaj radoj, oni metis sur gxin la kvietigxintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermigxis.
– Doktoro, - flustre demandis Gruntin, - cxu efektive li estas malsana?
– Ho jes, - respondis la kuracisto.
– Kion li havas?
La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:
– Motora kaj parola ekscitigxo… deliraj interpretoj… Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo…
El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaicx statas acxe, li profunde ekspiris kaj demandis:
– Kaj kial li sencxese parolas pri iu konsilisto?
– Versxajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Aù li halucinigxis…
Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Heligxis, kaj la lumo de la ankoraù ne malsxaltitaj sxoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La sxoforo koleris pri la fusxita nokto, sencxese akcelis kaj la veturilo joris cxe la vojturnoj.
Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantaùe, la rivero forsxovigxis flanken, renkonte al la kamiono sxutigxis cxiaj ajnajxoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz’amasoj, tero striita per kanaloj - resume, oni sentis, ke gxi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj gxi surruligxos kaj inundos.
Gruntin estis skuata kaj sxancelata, la sxtipacxo sur kiu li sidis cxiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj visxtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo jxetis en la sxargxujon antaù ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta sxargxoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu cxi tie, kiel idioto!», piedpusxis ilin malataùen kaj cxesis atenti ilin.
La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentigxis, ke la vizito en la domon de malgxojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Cxu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluigxinta al la memoro? Cxu la penso, ke nenia malfelicxo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaù cxi tio. Sed cxi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur gxeneralajxo. Estas ankoraù io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo jxetis rekte en lian vizagxon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.
La poeto ne plu rigardis cxirkaùen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis rongxante sin mem.