Stecxjo disigis la kungluigxintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distaùzita hararo, kun sxvelinta, nigrastopla vizagxo, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran cxemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj sxtrumpetojn.
Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.
Stecxjo sidigxis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangosxvelajn okulojn gapante al la nekonato.
Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa vocxo kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:
– Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanovicx!
Estigxis paùzo, post kiu per terura fortostrecxo Stecxjo igis sin eldiri:
– Kion vi volas? - kaj konsternigxis ne rekoninte sian vocxon. La vorton
La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran posxhorlogxon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis gxin sonorigi dek unu batojn kaj diris:
– La dek unua. Do, gxuste unu horon mi atendas vian vekigxon, cxar vi fiksis nian rendevuon por la deka cxe vi. Jen mi estas!
Stecxjo palpe trovis sian pantalonon sur segxo apud la lito kaj flustris:
– Pardonu… - surmetinte la pantalonon li raùke demandis: - Bonvolu diri, kiu vi estas?
Paroli estis por li malfacile. Cxe cxiu vorto li sentis pinglon enpikigxi en lian cerbon, kaùzante inferan doloron.
– Kiel do? Ecx mian nomon vi forgesis? - ridetis la vizitanto.
– Pardonon… - stertoris Stecxjo sentante sin ricxigata je nova postdrinka simptomo: al li sxajnis, ke la planko apud la lito ien forigxis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al cxiuj diabloj en la inferon.
– Kara Stefano Bogdanovicx, - sagace ridetante diris la nekonato, - piramidono vin ne helpos. Sekvu la sagxan maksimon de la antikvuloj:
Stecxjo estis ruzulo, kaj malgraù sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere cxion konfesu.
– Verdire, - li komencis grandpene movante la langon, - hieraù mi iomete…
– Ecx ne vorton plu! - respondis la vizitanto kaj facilmove desxovis sin kun la braksegxo flanken.
Stecxjo rond’okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis arangxita matenmangxo: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Stecxjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja gxi staris en la gargarpelveto plensxtopita je glacio. Resume, la tuta arangxo estis plej konvena kaj kompetenta.
La nekonato ne lasis la miregon de Stecxjo kreski gxis patologiajxo, tre lerte versxinte al li duonglaseton da vodko.
– Kaj vi? - pepis Stecxjo.
– Kun plezuro!
Per la tremsaltanta mano Stecxjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Macxante pecon de kaviaro Stecxjo trapusxis la vortojn:
– Kial do vi… almangxetu!
– Dankon, mi neniam almangxas, - respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo igxis malfermita, gxi entenis kolbasetojn en tomata saùco.
Kaj jen disigxis la malbeninda verdo antaù la okuloj, la vortoj igxis prononceblaj kaj, plej grave, Stecxjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hieraù estis cxe Shxodnja , en la vilao de la skecxisto Hxustov, kien tiu Hxustov veturigis Stecxjon per taksio. Li ecx rememoris, kiel la taksio estis prenata apud
Do, la hieraùo komencis iom post iom malobskurigxi, tamen nun Stecxjon multe plie interesis la aferoj hodiaùaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormocxambro, kaj ankoraù kun mangxo kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!
– Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, cxu?
Stecxjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.
– Tamen! Mi vidas, ke hieraù post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!
– Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, - kajxolmiene diris Stecxjo.
– Ho, certe, certe! Sed pri Hxustov, evidente, mi ne responsas.
– Cxu vi lin konas?
– Hieraù mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu suprajxa rigardo sur lian vizagxon suficxas por kompreni, ke li estas malnobla, cxikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.
«Precizege!» pensis Stecxjo frapite de tiom trafa, gxusta kaj konciza karakterizajxo de Hxustov.