Sur la moleo staris viro, li fumis kaj kracxadis en la maron. Stecxjon li rigardis per sovagxaj okuloj kaj cxesis kracxi. Tiam Stecxjo faris jenon: li surgenuigxis antaù la nekonata fumulo kaj diris:
– Mi vin petegas, diru, kiu estas tiu urbo?
– Ne malbone! - diris la senkora fumulo.
– Mi ne estas ebria, - raùke protestis Stecxjo, - mi estas malsana, io min trafis, mi estas malsana… Kie mi estas? Kiu estas tiu urbo?
– Nu, Jalto…
Stecxjo milde ekspiris, sinkis sur la flankon, lia kapo pusxigxis kontraù la varma pavimero de la moleo. La konscio lin forlasis.
Chapitro 8
DUELO INTER PROFESORO KAJ POETO
Ghuste je la momento, kiam la konscio forlasis Stechjon en Jalto, do proksimume duonhoron antau la tagmezo, ghi revenis al Ivano Nikolaich Senhejmulo, vekighinta post profunda kaj longdaura dormo. Kelkan tempon li pripensis, kiamaniere li trafis en tiun nekonatan chambron kun blankaj muroj, kun mirinda noktotablo el helkolora metalo kaj kun blanka kurteno, malantau kiu estis divenebla la jam alta suno.
Ivano skuis la kapon, konvinkighis, ke ghi ne doloras, kaj rememoris, ke li estas en sanigejo. Tiu penso sekvigis post si la rememoron pri la morto de Berlioz, chi foje sen kauzi troan emociegon. Satdorminte, nun li estis pli trankvila kaj pensis pli klare. Iom da tempo li kushis senmova en la purega, mola kaj komforta risortmatraca lito, poste li rimarkis apud si sonorilbutonon. Pro la natura inklino senbezone tushi la objektojn, Ivano ghin premis. Li atendis estighi ian sonoradon au analogan fenomenon, sed okazis io tute alia.
Super la pieda parto de la lito ekhelis diafana cilindro, sur kiu estis skribite:
Hm… - grumblis Ivano, ne sciante, kion li f aru pri la cilindro. Lin helpis hazardo: je la vorto
– Bonan matenon!
Konsidere la cirkonstancojn Ivano jughis tiun saluton malkonvena kaj ne respondis. Ja sanan homon oni enshlosis en frenezulejo, kaj nun ankorau shajnigas, ke tio estas normala!
Dume la virino, sen shanghi sian afablan mienon, per unu butonpremo forigis la kurtenon supren, kaj la chambron, tra grandmasha, la plankon atinganta, maldika fera krado, inundis suno. Malantau la krado montrighis balkono, plue la bordo de serpentanta rivero kaj, sur la transa bordo, gaja pin’arbaro.
– Bonvolu preni vian banon, - invitis la virino, kaj sub shiaj manoj disshovighis la flanka muro, malkashante banejon kaj bonege ekipitan klozeton.
Ivano, kvankam li estis decidinta ne interparoli kun la virino, tamen ne povis sin reteni kaj, rigardante la larghan akvostrion torenti en la banujon el brilanta krano, li diris ironie:
– Oh ho! Kiel en
– Ho ne, - fiere respondis la virino, - multe pli bone. Tian instalajhon vi ne trovus ech eksterlande. Kuracistoj kaj sciencistoj speciale venas por ekskursi en nia kliniko. Chiun tagon nin vizitas alilandaj turistoj.
La vortoj
– Alilandanoj… Kiel vi chiuj adoras la alilandajn turistojn! Sen atenti, ke inter ili estas ja chiaj subjektoj. Mi mem hierau konatighis kun unu, tiu estis luksa ekzemplero!
Li estis komenconta sian rakonton pri Poncio Pilato, sed li mem sin retenis, komprenante, ke la virinon tio ne koncernas, ke tutegale lin helpi shi ne povas.
Sin lavinte Ivano ricevis chion, kion viro bezonas post bano: gladitan chemizon, kalsonon, shtrumpetojn. Ech pli ol tio: malferminte shrankon, la virino montris internen kaj demandis:
– Kion vi deziras surmeti: kitelon au pijhamon?
Perforte katenite al sia nova loghejo, Ivano preskau eksvingis la manojn antau la familiareco de la virino kaj senvorte li pushis per la fingro pijhamon el punca fusteno.
Post tio Ivano Nikolaich ighis kondukita tra senhoma kaj silenta koridoro en kolosdimensian kabineton. Decidinte rigardi ironie chion renkontatan en tiu mirinde ekipita establajho, li en sia menso tuj baptis la ejon
La metaforo ne estis maltrafa. Tie staris shrankoj kaj malgrandaj vitroshranketoj kun brilaj nikelizitaj instrumentoj; eksterordinare komplikaj seghoj, iaj dikventraj lampoj kun hele radianta lumshirmilo, sennombraj flakonoj kaj fioloj, kaj gasbekoj, kaj konduktiloj, kaj de neniu konataj aparatoj.
En la kabineto tri homoj sin okupis pri Ivano: du virinoj kaj unu viro, chiuj vestitaj blanke. Antau chio oni kondukis Ivanon en angulon, al malgranda tablo, kun evidenta intenco eldemandi iujn informojn.