– Ho ne, ni auskultos vin plej atente, - serioze kaj trankvilige diris Stravinskij, - kaj neniel toleros ke oni misprezentu vin kiel frenezulon.
– Do, auskultu: hierau mi renkontighis kun mistera persono, eble alilandano, kiu antausciis la morton de Berlioz kaj mem vidis Poncion Pilaton.
La sekvantaro silente kaj senmove auskultis la poeton.
– Pilaton? Chu la samtempanon de Jesuo Kristo? - demandis Stravinskij observante Ivanon tra duonfermitaj palpebroj.
– Ghuste tiun.
– Ah ha, - diris Stravinskij, - kaj tiu Berlioz pereis sub tramo, chu?
– Certe, hierau mi estis tie, che la Patriarhha, ghuste kiam lin surveturis la tramo. Do, tiu enigma civitano…
– Chu la konatulo de Poncio Pilato? - demandis Stravinskij, sendube dotita je eminenta komprenpovo.
– Ghuste li, - konfirmis Ivano ekzamenante la vizaghon de Stravinskij, - do, li antauvidis, ke Anjo jam lasis disflui la sunfloran oleon… kaj ghuste tie li glitstumblis! Kiel plachas al vi chi tio? - signifoplene mienis Ivano, esperante per siaj vortoj fari grandan efekton.
Sed la efekto ne okazis, kaj Stravinskij tre simple demandis:
– Kio estas tiu Anjo?
La demando iom konfuzis Ivanon, li grimacetis.
– Anjo nun tute ne gravas, - li diris nervoze, - la diablo scias, kio shi estas. Simple ulino de Sadovaja. La grava estas, ke li jam antaue, chu vi komprenas,
– Tre bone mi vin komprenas, - serioze respondis Stravinskij kaj, tushetinte per la fingroj la genuojn de la poeto li aldonis: - Ne ekscitighu kaj daurigu.
– Mi daurigas, - diris Ivano, penante sin agordi al la tono de Stravinskij, char el sia malfelicha sperto li jam sciis, ke nur trankvilo povas lin helpi, - do tiu terura individuo (li prezentas sin konsilisto) havas ian eksterordinaran povon… Ekzemple, kiam oni lin postkuras, neniel eblas lin atingi. Krome, kun li estas duopo, kaj ankau ghi ne estas malforta, kvankam en alia maniero: longulo kun rompitaj vitroj, kaj nekredeble granda virkato meme vojaghanta per tramo. Krome, - de neniu haltigate, Ivano parolis kun kreskantaj persvademo kaj ardo, - li proprapersone estis sur la balkono che Poncio Pilato, tio estas absolute certa. Chio chi ja ne estas normala, chu? Necesas ilin aresti, aliel li estigos nepriskribeblajn malfelichegojn!
– Tial do vi volas, ke oni lin arestu, chu? Chu ghuste mi vin komprenis? - demandis Stravinskij.
«Li estas inteligenta» pensis Ivano. «Endas agnoski, ke ankau inter la inteligencianoj oni fojfoje trovas neordinare inteligentajn kapojn. Negi tion estus eraro!» Li respondis:
– Tute ghuste! Kiel do mi ne volu, vi mem pripensu! Kaj dume oni min perforte retenas chi tie, pushas lampon en la okulojn, min banigas, pri onklo Pechjo demandas chiajn ajnajhojn!… Kvankam li jam antaulonge forlasis la mondon!
– Nu, brave, brave, - reagis Stravinskij, - nun chio klarighis. Efektive, kial teni en la kliniko sanan homon? Do, bone. Mi tuj vin elhospitaligos se vi diros al mi, ke vi estas normala. Mi ne petas ke vi pruvu tion, simple diru. Do, chu vi estas normala?
Estighis absoluta silento. La dikulino, kiu matene zorgis pri Ivano, rigardis la profesoron kun pia admiro kaj Ivano ankoraufoje pensis: «Decide, li estas inteligenta».
La propono de la profesoro al li tre plachis, tamen, antau ol respondi, li tre intense, sulkiginte la frunton, chion pripensis kaj fine firme deklaris:
– Mi estas normala.
– Do, bravege, - kun faciligho diris Stravinskij, - kaj char vi estas normala, ni rezonu logike. Ni konsideru vian hierauan tagon, - chi tiam li turnis la kapon kaj oni tuj donis al li la folion pri Ivano. - Serchante nekonatan homon, kiu sin prezentis al vi kiel personon akceptitan che Poncio Pilato, vi plenumis hierau la sekvajn agojn, - Stravinskij komencis fleksi, unu post alia, siajn longajn fingrojn, rigardante jen sur la liston, jen al Ivano, - vi pendigis ikoneton sur la bruston. Chu fakto?
– Fakto, - malserene jesis Ivano.
– Falante de barilo vi lezis vian vizaghon. Chu? Vi venis en restoracion tenante en la mano brulantan kandelon, en nuraj subvestoj, kaj en la restoracio vi iun batis. Oni vin ligis kaj veturigis chi tien. De chi tie vi telefonis al la miliciejo kaj petis sendi mitralojn. Poste vi provis jheti vin el la fenestro. Chu? Nun venas la demando: chu eblas, tiel agante, iun kapti au arestigi? Nu, se vi estas homo normala, vi mem respondos: nepre ne. Vi volas eliri de chi tie, chu? Estu lau via placho. Tamen permesu al mi vin demandi: kien vi iros de chi tie?
– Al la milicio, nature, - respondis Ivano, chi foje malpli firme kaj iom konfuzite sub la rigardo de la profesoro.
– Chu rekte de chi tie?
– Jes ja.
– Do, sen antaue viziti vian hejmon, chu? - rapide demandis Stravinskij.
– Por tio mi ne havas ja tempon! Dum mi faros vizitojn li forshtelighos!
– Klare. Kaj pri kio vi unuavice parolos en la miliciejo?
– Pri Poncio Pilato, - respondis Ivano Nikolaich, kaj liajn okulojn vualis malhela nebulo.